Tin nhắn: 19
Nội dung: Esperanto
fajrkapo (Xem thông tin cá nhân) 09:04:44 Ngày 17 tháng 9 năm 2012
sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 09:34:59 Ngày 17 tháng 9 năm 2012
Francestral (Xem thông tin cá nhân) 19:25:07 Ngày 11 tháng 10 năm 2012
-pravo = Tio, kio faras iun aŭ ion prava.
-praavo = Patro de avo aŭ de avino.
antoniomoya (Xem thông tin cá nhân) 20:48:14 Ngày 11 tháng 10 năm 2012
darkweasel:Aŭ Finna-lando.Tjeri:Ĉu vi povas klarigi, kiel bone distingi la prononcojn de Finnlando kaj finlando?Dirante Finnujo.
Amike.
cellus (Xem thông tin cá nhân) 16:17:14 Ngày 24 tháng 10 năm 2012
Pri la prononco de duoblaj literoj diversaj parolantoj agas diverse. Svedoj havas tendencon longigi la konsonantojn kaj la duoblajn vokalojn kaj poloj elparolas ekzemple ll kiel du apartaj l. Do la svedoj havos tendencon prononci
ellitiĝi kiel [el:itiĝo] kaj poloj kiel [ellitiĝo].
Sveda parolanto probable diros [metr'oo) neniu paŭzo inter la vokaloj, kaj multaj aliaj prononcos metr'o.o]. La . povus esti reprezentata per glota kluzilo.
Cetere: portreto - port-reto.
darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 17:18:56 Ngày 24 tháng 10 năm 2012
cellus:FinnlandNu, en la germana oni ja skribas ĝin ĝuste tiel - sed elparole ĝi tamen estas monstraĵo en Esperanto. En la germana la duobla konsonanto signifas nur, ke la antaŭa vokalo estas mallonga.
cellus:Sŭomio.Tio estas certe kontraŭfundamenta, ĉar ŭ povas stari nur antaŭ vokalo.
Kirilo81 (Xem thông tin cá nhân) 09:32:05 Ngày 25 tháng 10 năm 2012
darkweasel:Kial "Finnlando" estas monstraĵo? Kiu povas elparoli ['fin: O], ankaŭ povas elparoli [fin:'landO].cellus:FinnlandNu, en la germana oni ja skribas ĝin ĝuste tiel - sed elparole ĝi tamen estas monstraĵo en Esperanto. En la germana la duobla konsonanto signifas nur, ke la antaŭa vokalo estas mallonga.
darkweasel:Vi volis diri "post". Mi tute konsentas.cellus:Sŭomio.Tio estas certe kontraŭfundamenta, ĉar ŭ povas stari nur antaŭ vokalo.
darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 10:43:20 Ngày 25 tháng 10 năm 2012
Kirilo81:Hm - eble la problemo estas, ke mi ial pensas, ke "nn" havu ian paŭzon inter la du "n"-oj, kaj miamemore ankaŭ PMEG diras ion tian. Alie ĝi vere ne estas tre bone distingebla de sola "n". Sed iu tie ĉi jam klarigis al mi, ke tiel ne devas esti, supozeble do vi pravas.darkweasel:Kial "Finnlando" estas monstraĵo? Kiu povas elparoli ['fin: O], ankaŭ povas elparoli [fin:'landO].cellus:FinnlandNu, en la germana oni ja skribas ĝin ĝuste tiel - sed elparole ĝi tamen estas monstraĵo en Esperanto. En la germana la duobla konsonanto signifas nur, ke la antaŭa vokalo estas mallonga.
Kirilo81:Evidente.darkweasel:Vi volis diri "post". Mi tute konsentas.cellus:Sŭomio.Tio estas certe kontraŭfundamenta, ĉar ŭ povas stari nur antaŭ vokalo.

Kirilo81 (Xem thông tin cá nhân) 10:56:45 Ngày 25 tháng 10 năm 2012
darkweasel:Ĉe duoblaj plozivoj fakte ekzistas du realigoj: "Longa" elparolo (tio estas mallonga paŭzo antaŭ la solvo de la lango), kiel ekz. en la itala vecchio ['vEk:jO] 'malnova', aŭ duobla elparolo (do du samaj konsonantoj unu post la alia), kiel ekz. en la pola lekki ['lEkki] 'malpeza' (en la hungara ambaŭ specoj de realigo povas eĉ kontrasti). Por E-o, parenteze, mi rekomendas la lastan realigon.Kirilo81:Kiu povas elparoli ['fin: O], ankaŭ povas elparoli [fin:'landO].Hm - eble la problemo estas, ke mi ial pensas, ke "nn" havu ian paŭzon inter la du "n"-oj, kaj miamemore ankaŭ PMEG diras ion tian. Alie ĝi vere ne estas tre bone distingebla de sola "n". Sed iu tie ĉi jam klarigis al mi, ke tiel ne devas esti, supozeble do vi pravas.
Sed mi ne aŭdis, ke ĉe sonorantoj ekzistas alia realigo ol simple longa teno de la konsonanto, kaj pro tio ankaŭ Finnlando estas senproblema.
Kompreneble, i.a. germanoj havas problemon kun longaj konsonantoj. Foje ni skribas ttt kaj tamen prononcas nur [t].