去目錄頁

Vortoj, kies signifon ŝanĝas duobli unu leteron

Francestral, 2012年9月15日

讯息: 19

语言: Esperanto

fajrkapo (显示个人资料) 2012年9月17日上午9:04:44

Domaĉo-dommaĉo

sudanglo (显示个人资料) 2012年9月17日上午9:34:59

Pi-scienco = subfako de matematiko. Pis-scienco = urinologio

Francestral (显示个人资料) 2012年10月11日下午7:25:07

Laŭ PIV :
-pravo = Tio, kio faras iun aŭ ion prava.
-praavo = Patro de avo aŭ de avino.

antoniomoya (显示个人资料) 2012年10月11日下午8:48:14

darkweasel:
Tjeri:Ĉu vi povas klarigi, kiel bone distingi la prononcojn de Finnlando kaj finlando?
Dirante Finnujo. ridulo.gif
Aŭ Finna-lando.

Amike.

cellus (显示个人资料) 2012年10月24日下午4:17:14

Pri Finnlando, kio estas monstraĵo, ĉar en neniu lingvo ĝi estas Finnland mi preferus la propran nomon Suomio aŭ eble Sŭomio. Ni havas jam tiajn proprajn nomojn kiel Barato kaj Kartvelio.

Pri la prononco de duoblaj literoj diversaj parolantoj agas diverse. Svedoj havas tendencon longigi la konsonantojn kaj la duoblajn vokalojn kaj poloj elparolas ekzemple ll kiel du apartaj l. Do la svedoj havos tendencon prononci
ellitiĝi kiel [el:itiĝo] kaj poloj kiel [ellitiĝo].

Sveda parolanto probable diros [metr'oo) neniu paŭzo inter la vokaloj, kaj multaj aliaj prononcos metr'o.o]. La . povus esti reprezentata per glota kluzilo.

Cetere: portreto - port-reto.

darkweasel (显示个人资料) 2012年10月24日下午5:18:56

cellus:Finnland
Nu, en la germana oni ja skribas ĝin ĝuste tiel - sed elparole ĝi tamen estas monstraĵo en Esperanto. En la germana la duobla konsonanto signifas nur, ke la antaŭa vokalo estas mallonga.

cellus:Sŭomio.
Tio estas certe kontraŭfundamenta, ĉar ŭ povas stari nur antaŭ vokalo.

Kirilo81 (显示个人资料) 2012年10月25日上午9:32:05

darkweasel:
cellus:Finnland
Nu, en la germana oni ja skribas ĝin ĝuste tiel - sed elparole ĝi tamen estas monstraĵo en Esperanto. En la germana la duobla konsonanto signifas nur, ke la antaŭa vokalo estas mallonga.
Kial "Finnlando" estas monstraĵo? Kiu povas elparoli ['fin: O], ankaŭ povas elparoli [fin:'landO].

darkweasel:
cellus:Sŭomio.
Tio estas certe kontraŭfundamenta, ĉar ŭ povas stari nur antaŭ vokalo.
Vi volis diri "post". Mi tute konsentas.

darkweasel (显示个人资料) 2012年10月25日上午10:43:20

Kirilo81:
darkweasel:
cellus:Finnland
Nu, en la germana oni ja skribas ĝin ĝuste tiel - sed elparole ĝi tamen estas monstraĵo en Esperanto. En la germana la duobla konsonanto signifas nur, ke la antaŭa vokalo estas mallonga.
Kial "Finnlando" estas monstraĵo? Kiu povas elparoli ['fin: O], ankaŭ povas elparoli [fin:'landO].
Hm - eble la problemo estas, ke mi ial pensas, ke "nn" havu ian paŭzon inter la du "n"-oj, kaj miamemore ankaŭ PMEG diras ion tian. Alie ĝi vere ne estas tre bone distingebla de sola "n". Sed iu tie ĉi jam klarigis al mi, ke tiel ne devas esti, supozeble do vi pravas.

Kirilo81:
darkweasel:
cellus:Sŭomio.
Tio estas certe kontraŭfundamenta, ĉar ŭ povas stari nur antaŭ vokalo.
Vi volis diri "post". Mi tute konsentas.
Evidente. ridulo.gif

Kirilo81 (显示个人资料) 2012年10月25日上午10:56:45

darkweasel:
Kirilo81:Kiu povas elparoli ['fin: O], ankaŭ povas elparoli [fin:'landO].
Hm - eble la problemo estas, ke mi ial pensas, ke "nn" havu ian paŭzon inter la du "n"-oj, kaj miamemore ankaŭ PMEG diras ion tian. Alie ĝi vere ne estas tre bone distingebla de sola "n". Sed iu tie ĉi jam klarigis al mi, ke tiel ne devas esti, supozeble do vi pravas.
Ĉe duoblaj plozivoj fakte ekzistas du realigoj: "Longa" elparolo (tio estas mallonga paŭzo antaŭ la solvo de la lango), kiel ekz. en la itala vecchio ['vEk:jO] 'malnova', aŭ duobla elparolo (do du samaj konsonantoj unu post la alia), kiel ekz. en la pola lekki ['lEkki] 'malpeza' (en la hungara ambaŭ specoj de realigo povas eĉ kontrasti). Por E-o, parenteze, mi rekomendas la lastan realigon.

Sed mi ne aŭdis, ke ĉe sonorantoj ekzistas alia realigo ol simple longa teno de la konsonanto, kaj pro tio ankaŭ Finnlando estas senproblema.

Kompreneble, i.a. germanoj havas problemon kun longaj konsonantoj. Foje ni skribas ttt kaj tamen prononcas nur [t].

回到上端