Til indholdet

Helptraduko

af estrellarmand, 6. okt. 2007

Meddelelser: 17

Sprog: Esperanto

estrellarmand (Vise profilen) 6. okt. 2007 18.31.19

Mi estas kataluna verkistino, mi skribas infan-adoleskan literaturon, kaj urĝe bezonas scii kio estas:

"Érase una vez..." (Hispana)
"Hi havia una vegada..." (Kataluna)
"Once upon a time..." (Angla)
"C'était une fois..."

en Esperanto?
Kaj en Germana?
Kaj en Itala?
Kaj en...

Grandan Dankon!
Estrella

awake (Vise profilen) 6. okt. 2007 19.38.14

estrellarmand:Mi estas kataluna verkistino, mi skribas infan-adoleskan literaturon, kaj urĝe bezonas scii kio estas:

"Once upon a time..." (Angla)
en Esperanto?
Oni povas uzi simple "iam" por ĉi tiu esprimo.

Iam estis reĝo = Once (upon a time) there was a king.

Ankaŭ, laŭ via stilo, oni povus uzi "unufoje" kiu signifas angle "on one occasion"

estrellarmand (Vise profilen) 6. okt. 2007 20.53.19

Dankon, Awake.
Amike,
Estrella

Timtim (Vise profilen) 7. okt. 2007 18.33.20

Jes, ekzistas "iam". Tamen Esperanto ankaŭ uzas alian manieron esprimi infanecan "Once upon a time":

"Antaŭ longa temp' loĝis en granda kastelo bela virino."

mnlg (Vise profilen) 7. okt. 2007 20.02.40

estrellarmand:Kaj en Itala?
C'era una volta...

white knight (Vise profilen) 8. okt. 2007 08.43.41

Kaj en Germana?
Es war einmal... (So fangen alle Märchen an.)
Tiel komencas ĉiujn (germanajn) fabelojn. rido.gif

Matthieu (Vise profilen) 8. okt. 2007 16.05.17

En la franca oni diras “il était une fois”. “C'était une fois” estas ĝusta, sed ne uzata.

Mielo (Vise profilen) 8. okt. 2007 18.35.39

estrellarmand:Mi estas kataluna verkistino, mi skribas infan-adoleskan literaturon, kaj urĝe bezonas scii kio estas:

"Érase una vez..." (Hispana)
"Hi havia una vegada..." (Kataluna)
"Once upon a time..." (Angla)
"C'était une fois..."

en Esperanto?
Kaj en Germana?
Kaj en Itala?
Kaj en...

Grandan Dankon!
Estrella
Hungare: "Egyszer volt, hol nem volt ....."

Laŭ vorto: "nagyon régen", "a rég múltban" (tre antaŭ longe) sed la kutima hungara komenca formo de la rakontoj estas: "Egyszer volt, hol nem volt..." (Mi ne povas traduki bone Esperante: iufoje estis, kie ne estis...)

lernantino (Vise profilen) 8. okt. 2007 20.05.24

En la pola:
Dawno, dawno temu ... ridulo.gif

Terurĉjo (Vise profilen) 8. okt. 2007 20.19.43

iam, foje, iufoje

Tilbage til start