Sadržaj

Helptraduko

od estrellarmand, 6. listopada 2007.

Poruke: 14

Jezik: Esperanto

estrellarmand (Prikaz profila) 6. listopada 2007. 18:31:19

Mi estas kataluna verkistino, mi skribas infan-adoleskan literaturon, kaj urĝe bezonas scii kio estas:

"Érase una vez..." (Hispana)
"Hi havia una vegada..." (Kataluna)
"Once upon a time..." (Angla)
"C'était une fois..."

en Esperanto?
Kaj en Germana?
Kaj en Itala?
Kaj en...

Grandan Dankon!
Estrella

awake (Prikaz profila) 6. listopada 2007. 19:38:14

estrellarmand:Mi estas kataluna verkistino, mi skribas infan-adoleskan literaturon, kaj urĝe bezonas scii kio estas:

"Once upon a time..." (Angla)
en Esperanto?
Oni povas uzi simple "iam" por ĉi tiu esprimo.

Iam estis reĝo = Once (upon a time) there was a king.

Ankaŭ, laŭ via stilo, oni povus uzi "unufoje" kiu signifas angle "on one occasion"

estrellarmand (Prikaz profila) 6. listopada 2007. 20:53:19

Dankon, Awake.
Amike,
Estrella

Timtim (Prikaz profila) 7. listopada 2007. 18:33:20

Jes, ekzistas "iam". Tamen Esperanto ankaŭ uzas alian manieron esprimi infanecan "Once upon a time":

"Antaŭ longa temp' loĝis en granda kastelo bela virino."

mnlg (Prikaz profila) 7. listopada 2007. 20:02:40

estrellarmand:Kaj en Itala?
C'era una volta...

Matthieu (Prikaz profila) 8. listopada 2007. 16:05:17

En la franca oni diras “il était une fois”. “C'était une fois” estas ĝusta, sed ne uzata.

Mielo (Prikaz profila) 8. listopada 2007. 18:35:39

estrellarmand:Mi estas kataluna verkistino, mi skribas infan-adoleskan literaturon, kaj urĝe bezonas scii kio estas:

"Érase una vez..." (Hispana)
"Hi havia una vegada..." (Kataluna)
"Once upon a time..." (Angla)
"C'était une fois..."

en Esperanto?
Kaj en Germana?
Kaj en Itala?
Kaj en...

Grandan Dankon!
Estrella
Hungare: "Egyszer volt, hol nem volt ....."

Laŭ vorto: "nagyon régen", "a rég múltban" (tre antaŭ longe) sed la kutima hungara komenca formo de la rakontoj estas: "Egyszer volt, hol nem volt..." (Mi ne povas traduki bone Esperante: iufoje estis, kie ne estis...)

lernantino (Prikaz profila) 8. listopada 2007. 20:05:24

En la pola:
Dawno, dawno temu ... ridulo.gif

diogotux (Prikaz profila) 9. listopada 2007. 16:25:53

Ne estis petata, sed por pleni, en mia lingvo estas:

"Era uma vez... (Estis unu fojo...)"

estrellarmand (Prikaz profila) 9. listopada 2007. 20:42:46

Mi ĝuste rigardis la forumon kaj ĝi estis bela surprizo: tiom da tradukoj!
Mi estas tre ĝoja.
Grandan dankon, geamikoj.
Kaj certe ĉiuj lingvotradukoj estas bonvenaj.
Amike,
Estrella

Natrag na vrh