Al la enhavo

Helptraduko

de estrellarmand, 2007-oktobro-06

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

estrellarmand (Montri la profilon) 2007-oktobro-06 18:31:19

Mi estas kataluna verkistino, mi skribas infan-adoleskan literaturon, kaj urĝe bezonas scii kio estas:

"Érase una vez..." (Hispana)
"Hi havia una vegada..." (Kataluna)
"Once upon a time..." (Angla)
"C'était une fois..."

en Esperanto?
Kaj en Germana?
Kaj en Itala?
Kaj en...

Grandan Dankon!
Estrella

awake (Montri la profilon) 2007-oktobro-06 19:38:14

estrellarmand:Mi estas kataluna verkistino, mi skribas infan-adoleskan literaturon, kaj urĝe bezonas scii kio estas:

"Once upon a time..." (Angla)
en Esperanto?
Oni povas uzi simple "iam" por ĉi tiu esprimo.

Iam estis reĝo = Once (upon a time) there was a king.

Ankaŭ, laŭ via stilo, oni povus uzi "unufoje" kiu signifas angle "on one occasion"

estrellarmand (Montri la profilon) 2007-oktobro-06 20:53:19

Dankon, Awake.
Amike,
Estrella

Timtim (Montri la profilon) 2007-oktobro-07 18:33:20

Jes, ekzistas "iam". Tamen Esperanto ankaŭ uzas alian manieron esprimi infanecan "Once upon a time":

"Antaŭ longa temp' loĝis en granda kastelo bela virino."

mnlg (Montri la profilon) 2007-oktobro-07 20:02:40

estrellarmand:Kaj en Itala?
C'era una volta...

white knight (Montri la profilon) 2007-oktobro-08 08:43:41

Kaj en Germana?
Es war einmal... (So fangen alle Märchen an.)
Tiel komencas ĉiujn (germanajn) fabelojn. rido.gif

Matthieu (Montri la profilon) 2007-oktobro-08 16:05:17

En la franca oni diras “il était une fois”. “C'était une fois” estas ĝusta, sed ne uzata.

Mielo (Montri la profilon) 2007-oktobro-08 18:35:39

estrellarmand:Mi estas kataluna verkistino, mi skribas infan-adoleskan literaturon, kaj urĝe bezonas scii kio estas:

"Érase una vez..." (Hispana)
"Hi havia una vegada..." (Kataluna)
"Once upon a time..." (Angla)
"C'était une fois..."

en Esperanto?
Kaj en Germana?
Kaj en Itala?
Kaj en...

Grandan Dankon!
Estrella
Hungare: "Egyszer volt, hol nem volt ....."

Laŭ vorto: "nagyon régen", "a rég múltban" (tre antaŭ longe) sed la kutima hungara komenca formo de la rakontoj estas: "Egyszer volt, hol nem volt..." (Mi ne povas traduki bone Esperante: iufoje estis, kie ne estis...)

lernantino (Montri la profilon) 2007-oktobro-08 20:05:24

En la pola:
Dawno, dawno temu ... ridulo.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-oktobro-08 20:19:43

iam, foje, iufoje

Reen al la supro