目次へ

Kondiĉaj rilativaj propozicioj

Hyperboreus,2012年11月6日の

メッセージ: 15

言語: Esperanto

darkweasel (プロフィールを表示) 2012年11月7日 6:46:22

Miaopinie en la ekzemplo pri la viro kun vestaĵoj, la verba formo ne taŭgas por distingi tiujn sencojn. Por klarigi, ke temas pri la unua senco, oni povas uzi certa viro, unu viro.

sudanglo (プロフィールを表示) 2012年11月7日 12:20:15

En subfrazo kiu komenciĝas per 'kiu' vi havas plenan elekton inter -as/-is/-os, -u, kaj -us.

La polico serĉas viron kiu havas tatuon de svastiko sur la kolo.

Mi serĉas Esperantiston kun aŭto kiu ŝatus veturigi min al la kongreso.

La lernantinoj devas skribi disertaĵon, kiu traktu samtempe jenajn kvar temojn:

cellus (プロフィールを表示) 2012年11月7日 20:03:31

Faru la subpropozicio al ĉefa propozicio kaj rigardu kiun formon vi uzu.

La viro parolas la anglan.

La viro parolu la anglan.

Poste vi faru ĝin subpropozicion:

Mi serĉas viron kiu parolas la anglan.

Mi seerĉas viron, kiu parolu la anglan.

La hispana subjunktivo nur signifas ke tie ĉi estas subpropozicio.

Tio estas preskaŭ la plena vero! ridulo.gif

Hyperboreus (プロフィールを表示) 2012年11月7日 21:27:55

Forigite

cellus (プロフィールを表示) 2012年11月15日 13:43:25

Hyperboreus:
cellus:La hispana subjunktivo nur signifas ke tie ĉi estas subpropozicio.
Tio ne certas. La hispana konas kaj indikativajn subpropoziciojn kaj subjunktivajn subpropoziciojn, kiel vi povos vidi en la ekzemploj kiujn mi afiŝis. Cetere, la malsameco inter indikativo kaj subjunktivo estas signifodistinganta.

"Tengo una mujer que es bonita." = indikativa subpropozicio
"Quiero una mujer que sea bonita." = subjunktiva subpropozicio
ĉu estas difefenco en la signifo, kaj se jes, kiu?

先頭にもどる