前往目錄

Kondiĉaj rilativaj propozicioj

貼文者: Hyperboreus, 2012年11月6日

訊息: 14

語言: Esperanto

sudanglo (顯示個人資料) 2012年11月7日下午12:20:15

En subfrazo kiu komenciĝas per 'kiu' vi havas plenan elekton inter -as/-is/-os, -u, kaj -us.

La polico serĉas viron kiu havas tatuon de svastiko sur la kolo.

Mi serĉas Esperantiston kun aŭto kiu ŝatus veturigi min al la kongreso.

La lernantinoj devas skribi disertaĵon, kiu traktu samtempe jenajn kvar temojn:

cellus (顯示個人資料) 2012年11月7日下午8:03:31

Faru la subpropozicio al ĉefa propozicio kaj rigardu kiun formon vi uzu.

La viro parolas la anglan.

La viro parolu la anglan.

Poste vi faru ĝin subpropozicion:

Mi serĉas viron kiu parolas la anglan.

Mi seerĉas viron, kiu parolu la anglan.

La hispana subjunktivo nur signifas ke tie ĉi estas subpropozicio.

Tio estas preskaŭ la plena vero! ridulo.gif

Hyperboreus (顯示個人資料) 2012年11月7日下午9:27:55

Forigite

cellus (顯示個人資料) 2012年11月15日下午1:43:25

Hyperboreus:
cellus:La hispana subjunktivo nur signifas ke tie ĉi estas subpropozicio.
Tio ne certas. La hispana konas kaj indikativajn subpropoziciojn kaj subjunktivajn subpropoziciojn, kiel vi povos vidi en la ekzemploj kiujn mi afiŝis. Cetere, la malsameco inter indikativo kaj subjunktivo estas signifodistinganta.

"Tengo una mujer que es bonita." = indikativa subpropozicio
"Quiero una mujer que sea bonita." = subjunktiva subpropozicio
ĉu estas difefenco en la signifo, kaj se jes, kiu?

回到上端