Al la enhavo

Alia vortludo: Teniso, Kubuto, Piedo

de T0dd, 2012-novembro-27

Mesaĝoj: 42

Lingvo: Esperanto

T0dd (Montri la profilon) 2012-novembro-27 00:16:27

Mi proponas alian fadenan vortludon, kiu angle nomiĝas "Tennis Elbow Foot". Mi lernis la ludon de iuj Nov-Zelandaj amikoj, antaŭ multaj jaroj. Ĝi estas "trinkludo", t.e., kiam iu fŭsas la vicon, tiu devas trinki alkoholaĵon. Ĉi tie en la forumo, ĝi nur estas vortludo...tamen vi rajtas trinki!

Nu, la reguloj estas simplaj. La unua ludanto diras la vorton "teniso", la dua diras "kubuto", kaj la tria diras "piedo", kaj post tio ĉiu sekvanta ludanto devas diri (skribi) iu vorto kiu ligiĝas al la antaŭa vorto per rimo aŭ per signifo.

En la trinka versio de la ludo, oni rajtas defii la vorton de la lasta ludanto, kaj la aliaj ludantoj voĉdonas. Mi ne scias, ĉu ni bezonas tian regulon.

Mi do ekludas:

Teniso!

(nun estas ies vico)

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-novembro-27 16:47:31

teniso
balo

T0dd (Montri la profilon) 2012-novembro-27 18:43:34

balo
kanalo

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-novembro-27 18:52:46

kanalo
akvo

T0dd (Montri la profilon) 2012-novembro-27 20:01:44

akvo
falo

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-novembro-27 20:15:56

falo
danĝero

fizikisto (Montri la profilon) 2012-novembro-27 21:26:58

ratkaptisto:teniso
balo
Hm, kio estas la ligilo inter "teniso" kaj "balo"? Eble vi volis diri "pilko"?

Espi (Montri la profilon) 2012-novembro-27 22:33:32

fizikisto:
ratkaptisto:teniso
balo
Hm, kio estas la ligilo inter "teniso" kaj "balo"? Eble vi volis diri "pilko"?
Hm, ĉar "balo" => pompa kunveno, en kiu oni dancas

Ĉu "pilko" vere estus ligilo inter "teniso" kaj "balo"?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-novembro-27 22:36:26

Espi:
fizikisto:
ratkaptisto:teniso
balo
Hm, kio estas la ligilo inter "teniso" kaj "balo"? Eble vi volis diri "pilko"?
Hm, ĉar "balo" => pompa kunveno, en kiu oni dancas

Ĉu "pilko" vere estus ligilo inter "teniso" kaj "balo"?
Oni diras ankaŭ futbalo laŭ mia vortaro. Sed mi pensas "pilko" estas pli bona.

T0dd (Montri la profilon) 2012-novembro-28 00:35:38

danĝero

hmmm.... manĝero

Koncerne la vortojn "balo" kaj "pilko", mi certe maltrafis la eraron. "Balo" ja signifas formalan dancofeston. Je la trinka versio de la ludo, Ratkaptiso devus trinki nun!

"Futbalo" ja estas internacia vorto, sed ĝi ne estas kunmetita vorto en esperanto. "Futbal-" estas la tuta nedividebla radiko.

Reen al la supro