Til innholdet

Nur

fra Uralo,2013 7 16

Meldinger: 11

Språk: Esperanto

Uralo (Å vise profilen) 2013 7 16 10:02:21

Ĉina kaj germana esperantistoj eniras trinkejon. La ĉino diris al la germano: "Mi konas nur unu germanan vorton". La germano respondas: "Prave, vi ĵus diris ĝin: nur".

Fenris_kcf (Å vise profilen) 2013 7 16 12:05:26

Hmm… Ĉu oni devas scipovi la Ĉinan por trovi tiun pli amuza?

Uralo (Å vise profilen) 2013 7 16 17:26:11

Fenris_kcf:Hmm… Ĉu oni devas scipovi la Ĉinan por trovi tiun pli amuza?
Oni ne devas. La ĉino povas esti io ajn nacieco.

dobri (Å vise profilen) 2013 7 16 17:54:10

Uralo:Ĉina kaj germana esperantistoj eniras trinkejon. La ĉino diris al la germano: "Mi konas nur unu germanan vorton". La germano respondas: "Prave, vi ĵus diris ĝin."
Laŭ mia opinio vi devus klarigi, ke la germana vorto estas "nur". Ne ĉiuj samideanoj regas la germanan!

fajrkapo (Å vise profilen) 2013 7 16 21:15:47

dobri:
Uralo:Ĉina kaj germana esperantistoj eniras trinkejon. La ĉino diris al la germano: "Mi konas nur unu germanan vorton". La germano respondas: "Prave, vi ĵus diris ĝin."
Laŭ mia opinio vi devus klarigi, ke la germana vorto estas "nur". Ne ĉiuj samideanoj regas la germanan!
Interese, mi ĉiam pensis ke "nur" estis esperanta vorto...

(Revo "oftas" klarigi la devenon, kiel ĉikaze pri nur)
(mi uzis intence ofte-n kiel verbo -ofti- sed mi ne certas ĉu tio korektas...malgajo.gif, mi rigardis en ĉiuj eblaj lokoj (ĉe VIVO, estas kutimi).

Uralo (Å vise profilen) 2013 7 16 22:43:54

dobri:
Uralo:Ĉina kaj germana esperantistoj eniras trinkejon. La ĉino diris al la germano: "Mi konas nur unu germanan vorton". La germano respondas: "Prave, vi ĵus diris ĝin."
Laŭ mia opinio vi devus klarigi, ke la germana vorto estas "nur". Ne ĉiuj samideanoj regas la germanan!
Mi iomete adaptis la ŝercon por ke ĝi estas pli klara.

Duko (Å vise profilen) 2013 7 17 06:53:10

"Vorto" estas ankaŭ germana. Tiel, "Mi konas nur unu germanan vorton" estas jam ŝerco.

Fenris_kcf (Å vise profilen) 2013 7 17 07:32:36

Duko:"Vorto" estas ankaŭ germana. Tiel, "Mi konas nur unu germanan vorton" estas jam ŝerco.
Ha, jes. Tiel ĝi pliamuziĝis. Sed dum nur estas Germana 'specialaĵo', Wort estas simila en ĉiuj Ĝermanaj lingvoj:

[en] word
[af] woord
[nl] woord
[de] Wort
[yi] וואָרט
[sv] ord
[da] ord
[no] ord
[is] orð

Kvankam nur la Germana kaj la Jida skribas/prononcas ĝin kun "t" ĉe la fino…

fajrkapo (Å vise profilen) 2013 7 17 10:17:15

Fenris_kcf:
Ha, jes. Tiel ĝi pliamuziĝis. Sed dum nur estas Germana 'specialaĵo', Wort estas simila en ĉiuj Ĝermanaj lingvoj:

[en] word
[af] woord
[nl] woord
[de] Wort
[yi] וואָרט
[sv] ord
[da] ord
[no] ord
[is] orð

Kvankam nur la Germana kaj la Jida skribas/prononcas ĝin kun "t" ĉe la fino…
NUR NUN TRINKeja ŜERCo LERNigis HELan NORDan VORTaron!!

etala (Å vise profilen) 2013 7 18 01:03:29

Fenris_kcf:Hmm… Ĉu oni devas scipovi la Ĉinan por trovi tiun pli amuza?
Scipovetante la ĉinan, mi trovas la ŝercon pli amuza: ne-esperantista ĉino verŝajne taksus sin scianta la germanan vorton por "biero". La unua silabo de ĉina vorto por "biero", 啤酒, (transkribebla kiel "piĝjoŭ" kaj aŭdebla ĉi tie) estas prunto aŭ de la angla aŭ de la germana, sed la germana estas pli verŝajna fonto pro historiaj kialoj. (La dua silabo signifas "drinkaĵo".)

Kiam la germanoj ekregis ceditan pecon de Ĉinujo, ili enkondukis bieron en Ĉinujo per starigo de propraj bierfarejoj, kiuj restis post kiam la germanoj foriris. Eĉ nun oni ankoraŭ produktas la bieron Tsingtao samregione kaj vendas ĝin diverslande.

Tibake til toppen