去目錄頁

"Homo longe penis" kaj aliaj frazoj

Rejsi, 2014年5月21日

讯息: 26

语言: Esperanto

jpablo68 (显示个人资料) 2014年12月31日下午7:51:31

en la Meksika-hispana lingvo la vorto Puto signifas "gejo" do, "la puto estas tio" sonas kiel "la gejo estas onklo"

dbob (显示个人资料) 2014年12月31日下午10:33:47

dobri:
dbob:Nun mi demandas min, kiel nomi liston de vortoj, kie oni trovas tiajn humorajn, senlogikajn, stultuletajn vortdifinojn?
Simple ludvortaro, ĉar temas pri vortludoj, kiuj oftas en naciaj lingvoj.
Vortaĉo estas vorto kun malbona signifo.
Vi pravas pri vortaĉo. Mi jam timis, ke ĝia ĉefa signifo ne estus taŭga ĉi-okaze. Nu, ludvortaro plaĉas al mi. Tre eble mi aldonos ŝerca subtitolo por pli klarigi la aferon. Dankon pro via bona propono.

robbkvasnak:sukero = ero da suko
Jes, tia estas precize la ideo. Mi aldonas la vorton al mia listo. Dankon.

whysea (显示个人资料) 2015年1月13日上午12:07:58

jpablo68:en la Meksika-hispana lingvo la vorto Puto signifas "gejo" do, "la puto estas tio" sonas kiel "la gejo estas onklo"
tio estas puto

hahaha

Luib (显示个人资料) 2015年1月13日上午10:04:10

En la germana lingvo, la banala vorto "po" signifas "pugo".

En la franca, "kulo" povas esti miskomprenata kiel "cul" ( "pugo" ), kaj "puto" kiel "pute" ( "publika virino" ).

Esperantaj vortludoj: "militi" povus signifi "meti min en la liton"; "kulturo" povus signifi "turo de kuloj" aŭ "uro, kion oni uzas por kulto"; "kolego" povus signifi "ega kolo". "Zono" signifas du aferojn (vidu en via vortaro!).

Kun ĉina elparolo, bildoj povas kanti kiel birdoj, kaj kun japana elparolo, la landrando iĝas randrando.

FractalBloom (显示个人资料) 2015年1月30日下午6:02:50

Hehe, mi nune deziras desegni kartunon pri kul-turo. Ankaŭe: ĉu krokodilo estas ilo per kiu oni "krokodas"?

maratonisto (显示个人资料) 2015年2月1日上午8:55:18

Jes, maldikulo = "mal di culo" en la itala.
La rusoj havas multon da ridi en la ĉina lingvo. En frazaro de ĉina lingvo por rusaj turistoj ĉiu kvina vorto estas "huj", en la rusa signifas "kaco".

回到上端