前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

Ĉu iu volas ŝakludi?

貼文者: BoriQa, 2014年5月28日

訊息: 926

語言: Esperanto

Frano (顯示個人資料) 2016年3月9日下午8:40:56

Серёга:Ĉu vi memoras pri terura Ilumĵin-ĥano!
Sed kial la veziro estas pli valora ol la ĥano?

Серёга (顯示個人資料) 2016年3月9日下午8:57:05

Frano:
Серёга:Ĉu vi memoras pri terura Ilumĵin-ĥano!
Sed kial la veziro estas pli valora ol la ĥano?
Veziro ja ruza estas, li ĉiun ĥanon ĉirkaŭkondukos ĉirkaŭ fingro.

Frano (顯示個人資料) 2016年3月9日下午9:03:24

Ĉu la lasta monero diras ke la plej bona ĥano estas la morta ĥano?

Серёга (顯示個人資料) 2016年3月10日上午4:00:52

Frano:Ĉu la lasta monero diras ke la plej bona ĥano estas la morta ĥano?
Tie veziro(j) (oligarĥoj) venkis. (tie ĉi estas tri)
Laŭ ŝakluda regulo tio estas malvenko por tuta flanko sed ja veziroj plezuras.

Серёга (顯示個人資料) 2016年3月13日上午9:51:42

Senjoro Miĥaelo, mi havas unu ideon. Ĉi kaŭze ke senjoro Vladimir ŝajne pli forte estas ol ni do mi proponas kuniĝi kontraŭ li kaj tiam ni priparolos aŭ sekrete aŭ malsekrete pro anticipa interkonsento. ridulo.gif
Ĉu senjoro Miĥaelo, ĉu senjoro Vladimir pri mia ideo?

Frano (顯示個人資料) 2016年3月13日下午12:49:11

Серёга:Senjoro Miĥaelo, mi havas unu ideon. Ĉi kaŭze ke senjoro Vladimir ŝajne pli forte estas ol ni do mi proponas kuniĝi kontraŭ li kaj tiam ni priparolos aŭ sekrete aŭ malsekrete pro anticipa interkonsento. ridulo.gif
Ĉu senjoro Miĥaelo, ĉu senjoro Vladimir pri mia ideo?
Senjoroj, se sen joroj - la bona ideo laŭ mi.
Malkaŝa diskuto el ambaŭ flankoj estus interesa.
Ankaŭ la spektantoj (mi esperas ke ili estas tie okulumo.gif) povus konsili aŭ demandi.

m_v (顯示個人資料) 2016年3月13日下午4:29:42

Ankaŭ al mi tre plaĉas la ideo de 2-kontraŭ-1-matĉo, tamen mi preferus kaŝan konsiladon, ĉar mi ne povas imagi, kiel ŝakpartio povas esti interesa, se ambaŭ flankoj konas la planojn kaj la ideojn unu de la alia.

Серёга (顯示個人資料) 2016年3月13日下午5:06:39

m_v:Ankaŭ al mi tre plaĉas la ideo de 2-kontraŭ-1-matĉo, tamen mi preferus kaŝan konsiladon, ĉar mi ne povas imagi, kiel ŝakpartio povas esti interesa, se ambaŭ flankoj konas la planojn kaj la ideojn unu de la alia.
Kompromiso povas esti ke ni malkaŝe farus multajn neruzajn movojn, tamen kelke foje (ekzemple 5 maksimume) ni povus fari movon kiel subita "insida" plano se iu el ni tio ĉi ekvidus. (Kaŝa diskuto povus ne simila al la malkaŝa) ridulo.gifridulo.gifridulo.gif

Frano (顯示個人資料) 2016年3月13日下午5:11:41

m_v:...mi ne povas imagi, kiel ŝakpartio povas esti interesa, se ambaŭ flankoj konas la planojn kaj la ideojn unu de la alia.
En 1890-91 Steinitz kaj Ĉigorin ludis du partiojn telegrafe.
Samtempe Steinitz komentis la matĉon por ĵurnaloj.
Ĉigorin estis silenta ... kaj gajnis ambaŭ ludojn.

回到上端