İçerik Görüntüleme

finfine kaj fine

başlangıç Leandrolernu, 5 Ağustos 2014

Mesajlar: 8

Dil: Esperanto

Leandrolernu (Profili görüntüle) 5 Ağustos 2014 02:26:54

kiu estas la diferenco inter (tra?) finfine kaj fine ?

Rejsi (Profili görüntüle) 6 Ağustos 2014 03:48:53

Leandrolernu:kiu estas la diferenco inter (tra?) finfine kaj fine ?
Nu, la du havas la saman signifon, sed "finfine" havas pli fortan senton. Ĉu vi komprenas?

sergejm (Profili görüntüle) 6 Ağustos 2014 05:01:51

"finfine" signifas "в конце концов" "en la fino de la finoj".
"fine" estas simple "наконец" aŭ "в конце" "en la fino".

Urho (Profili görüntüle) 6 Ağustos 2014 06:46:15

En ReVo (Reta Vortaro) estas kelkaj frazekzemploj.

sudanglo (Profili görüntüle) 6 Ağustos 2014 10:57:25

Studu longe kaj profunde kaj vi finfine komprenos la diferencon.

Oni ankaŭ diras por emfazo 'plenplena'.

Tamen estas malmultaj radikoj, kiujn oni duobligas tiel. Mi neniam aŭdis ekzemple 'longlonga'. Oni dirus prefere tre longa aŭ longega.

Mi supozas ke la apliko de la duobligo estas nur en kazoj kie la senco de la unuopa radiko estas iom absoluta per si mem kaj ne tiom afero de grado.

Ankaŭ, kredeble, oni uzas tiun emfazan formon nur kiam la radiko est unusilaba. Tiel oni ne diras komplet-kompleta, nek komenc-komenca.

Ĉu koloroj povas akcepti la duobligon - ekz verdverda?

sergejm (Profili görüntüle) 6 Ağustos 2014 11:56:50

'plenplene' estas ruse 'полным полно'.
en la komenco de Esperanto oni ofte prenis rusan vorton kaj poparte tradukis Esperante.
Kelkaj el tiaj vortoj ankoraŭ uziĝas, la aliaj estas anstataŭata.

Alkanadi (Profili görüntüle) 6 Ağustos 2014 17:00:12

ĉevino:Kaj eĉ "finfinfine"...
Kaj ecx finfinfinfinfinfinfinfinfine?

Bernadox (Profili görüntüle) 7 Ağustos 2014 07:35:08

"Kio estas la diferenco inter fine kaj finfine?"

Vd. tie: Fojfoje plenplena de amo, multmulte karkara ...

La ĉefaj funkcioj de la tiel nomata "reduobligado" estas:

"Preskaŭ universalaj estas la diversaj efikoj de reduobligo. La ĉefaj efikoj de reduobligado estas: plureco (mata mata, orang orang), intensigo, ŝerceco aŭ blageco, daŭ­r­igo, fantazieteco, eteco, infan­parol­ado (hipokorismo), kaj egeco."

Başa geri dön