finfine kaj fine
door Leandrolernu, 5 augustus 2014
Berichten: 8
Taal: Esperanto
Leandrolernu (Profiel tonen) 5 augustus 2014 02:26:54
Rejsi (Profiel tonen) 6 augustus 2014 03:48:53
Leandrolernu:kiu estas la diferenco inter (tra?) finfine kaj fine ?Nu, la du havas la saman signifon, sed "finfine" havas pli fortan senton. Ĉu vi komprenas?
sergejm (Profiel tonen) 6 augustus 2014 05:01:51
"fine" estas simple "наконец" aŭ "в конце" "en la fino".
Urho (Profiel tonen) 6 augustus 2014 06:46:15
sudanglo (Profiel tonen) 6 augustus 2014 10:57:25
Oni ankaŭ diras por emfazo 'plenplena'.
Tamen estas malmultaj radikoj, kiujn oni duobligas tiel. Mi neniam aŭdis ekzemple 'longlonga'. Oni dirus prefere tre longa aŭ longega.
Mi supozas ke la apliko de la duobligo estas nur en kazoj kie la senco de la unuopa radiko estas iom absoluta per si mem kaj ne tiom afero de grado.
Ankaŭ, kredeble, oni uzas tiun emfazan formon nur kiam la radiko est unusilaba. Tiel oni ne diras komplet-kompleta, nek komenc-komenca.
Ĉu koloroj povas akcepti la duobligon - ekz verdverda?
sergejm (Profiel tonen) 6 augustus 2014 11:56:50
en la komenco de Esperanto oni ofte prenis rusan vorton kaj poparte tradukis Esperante.
Kelkaj el tiaj vortoj ankoraŭ uziĝas, la aliaj estas anstataŭata.
Alkanadi (Profiel tonen) 6 augustus 2014 17:00:12
ĉevino:Kaj eĉ "finfinfine"...Kaj ecx finfinfinfinfinfinfinfinfine?
Bernadox (Profiel tonen) 7 augustus 2014 07:35:08
Vd. tie: Fojfoje plenplena de amo, multmulte karkara ...
La ĉefaj funkcioj de la tiel nomata "reduobligado" estas:
"Preskaŭ universalaj estas la diversaj efikoj de reduobligo. La ĉefaj efikoj de reduobligado estas: plureco (mata mata, orang orang), intensigo, ŝerceco aŭ blageco, daŭrigo, fantazieteco, eteco, infanparolado (hipokorismo), kaj egeco."