לתוכן העניינים

prepozicio + akuzativo

של ustra, 25 באוגוסט 2014

הודעות: 11

שפה: Esperanto

ustra (הצגת פרופיל) 25 באוגוסט 2014, 18:57:40

Kio estas la escepto(j) kiam la akuzativo sekvas prepozicio?

Dankon!

tommjames (הצגת פרופיל) 25 באוגוסט 2014, 19:32:08

Akuzativo povas sekvi prepozicion por indiki movdirekton ("li promenis en la ĝardenon", "la kato iris sub la tablon", ktp) kaj por indiki la rektan objekton kiam la prepozico agas kiel nuancilo de kvanto ("Li havas super mil eŭrojn" ).

ustra (הצגת פרופיל) 26 באוגוסט 2014, 13:01:34

La konsiloj de Melnikov estas la plej humorplene mi ĝis nun legis esperante. Kaj estas tre helpa!

Valentin Melnikov:
Kelkaj konsiloj por plibonigi stilon
"-ig" kun akuzativo estas plia kazo koncernan mian demandon. Tre bone!

yugary (הצגת פרופיל) 7 בספטמבר 2014, 11:13:48

tommjames:"Li havas super mil eŭrojn".
La prepozicio super ne uziĝas tiel. Oni diras, "Li havas pli ol mil eŭrojn".

sergejm (הצגת פרופיל) 7 בספטמבר 2014, 11:52:14

yugary:
tommjames:"Li havas super mil eŭrojn".
La prepozicio super ne uziĝas tiel. Oni diras, "Li havas pli ol mil eŭrojn".
Jes, en tekstaro.com mi trovis nek unu "super {nombro} {akuzativo}", sed trovis kelkajn "pli ol {nombro} {akuzativo}".
PMEG ankaŭ ne mencias uzon de akuzativo kun "super"

sudanglo (הצגת פרופיל) 7 בספטמבר 2014, 12:20:45

Kio estas la escepto(j) kiam la akuzativo sekvas prepozicio?
Ĉu konvenas paroli pri esceptoj?

Evidente la uzo por moviĝo al estas tute regula.

Same, 'mi elspezis ĉirkaŭ 500 eurojn' ankaŭ estas komprenebla kiel laŭregulan' - mi elspezis eŭrojn (ĉirkaŭ 500).

Eble la tekstaro ne enhavas super numeralo ...ojn - mi ne kontrolis. Mi preferus pli ol, pro potenciala ambiguo.

tommjames (הצגת פרופיל) 7 בספטמבר 2014, 17:27:32

sergejm:
yugary:
tommjames:"Li havas super mil eŭrojn".
La prepozicio super ne uziĝas tiel. Oni diras, "Li havas pli ol mil eŭrojn".
Jes, en tekstaro.com mi trovis nek unu "super {nombro} {akuzativo}", sed trovis kelkajn "pli ol {nombro} {akuzativo}".
PMEG ankaŭ ne mencias uzon de akuzativo kun "super"
Mi ne konsentas. Ambaŭ formoj estas akcepteblaj.

PMEG havas la ekzemplon:

Li havas super mil eŭrojn. = Li havas pli ol mil eŭrojn.

Ĉiukaze mi ne volis priparoli la limojn de uzebleco de 'super', sed montri plian kazon kie akuzativo povas sekvi prepozicion.

sergejm (הצגת פרופיל) 7 בספטמבר 2014, 19:49:18

tommjames:PMEG havas la ekzemplon:

Li havas super mil eŭrojn. = Li havas pli ol mil eŭrojn.

Ĉiukaze mi ne volis priparoli la limojn de uzebleco de 'super', sed montri plian kazon kie akuzativo povas sekvi prepozicion.
Mi ne trovis ĉi tiun ekzemplon - ne ĉion oni povas facile trovi en PMEG - mi provis trovi ĝin ĉe akkuzativo.
Sed ĉi tie "super" ne estas prepozicio, PMEG nomas ĝin nuancilo.
Atentu jenan ekzemplon:
Nenie en la ĉirkaŭ cent jaroj la loko estis pli ŝanĝita, ol en unu malgranda frukta ĝardeno.
La artikolo estas antaŭ la nuancilo. Ĉu oni metu la artikolon ankaŭ antaŭ "super":
Li havis la super mil eŭrojn.
(Se "super" estas prepozicio, oni metas "la" post ĝi.)

tommjames (הצגת פרופיל) 8 בספטמבר 2014, 11:36:49

Notu ke "nuancilo" estas Bertila vorto, ĝi ne apartenas al la sama rondo de tradiciaj gramatikaj terminoj kiel "prepozicio".

Laŭ mi, ke "super" povas roli kiel numera nuancilo ne necesigas ke ĝi ne estas prepozicio. Almenaŭ en la angla oni taksas la signifon "pli ol" kiel prepozician, laŭ jena paĝo (ĉe paragrafo "Over with numbers" ).

sergejm (הצגת פרופיל) 8 בספטמבר 2014, 11:52:37

tommjames:Notu ke "nuancilo" estas Bertila vorto, ĝi ne apartenas al la sama rondo de tradiciaj gramatikaj terminoj kiel "prepozicio".
Mi scias, ke "nuancilo" estas Bertila vorto.
Tamen, kien vi metus "la", se ĝi estus necesa?

לראש הדף