Naar de inhoud

prepozicio + akuzativo

door ustra, 25 augustus 2014

Berichten: 12

Taal: Esperanto

ustra (Profiel tonen) 25 augustus 2014 18:57:40

Kio estas la escepto(j) kiam la akuzativo sekvas prepozicio?

Dankon!

tommjames (Profiel tonen) 25 augustus 2014 19:32:08

Akuzativo povas sekvi prepozicion por indiki movdirekton ("li promenis en la ĝardenon", "la kato iris sub la tablon", ktp) kaj por indiki la rektan objekton kiam la prepozico agas kiel nuancilo de kvanto ("Li havas super mil eŭrojn" ).

Terurĉjo (Profiel tonen) 25 augustus 2014 20:39:44

Instruas Valentin Melnikov

Kelkaj konsiloj por plibonigi stilon

Se vi anstataŭas substantivon per pronomo, do uzu lin korekte.

Ne forgesu akuzativo kaj uzu ĝi ĉie, kie necesas.

Tamen superfluan akuzativon ne devas aperi en viajn verkojn.

Ne trouzu je la prepozicio «je», ĉar se vi kulpos je tio, oni taksos vin je malbona esperantisto.

La sama rimarkumo rilatas al la sufikso «um»: se vi, vortumante vian cerbumaĵon, ne povumas trovi pli taŭgan solvumon, vi estas fuŝumisto!

Nekompletaj frazoj – malbone!

Uzu nur simplajn kaj klarajn frazojn, ĉar se vi estus uzanta komplikajn konstruaĵojn, vi povos esti forgesanta, pri kio vi devis esti rakontonta, kaj la legontoj estos perdantaj la tutan intereson al vi.

Kio koncernas nefinitajn frazojn

Se vi vo', ke oni vin bone kompre', do ne paro' en Barnaula ĵargo'.

A por kia celo vi komencas ĉiujn frazojn de «A»?

Nekonvena metaforo similas abomenan bufon, kiu per siaj nigraj flugiloj ŝirmas lumon de la kristale pura fonto, do indas ĝin elsarki.

Malgranda rimarko pri ripetadoj, kiuj fojfoje aperas en verkoj versaj kaj prozaj, kiuj estas publikigataj en gazetoj kaj libroj, kiuj estas eldonataj ĉe ni kaj eksterlande, kiuj sufiĉe malklarigas la penson, kiun volis eldiri la aŭtoroj, pri kiuj ni volis fari tiun ĉi rimarkon.

Laŭ nia profunda konvinko, ni opinias, ke la aŭtoro, kiam li skribas sian propran verkon, tutcerte ne devas agi laŭ tre malbona kutimo, kies esenco estas en tio, ke oni uzas tro multe da nebezonataj kaj superfluaj vortoj, kiuj reale tute ne estas necesaj por esprimi la aŭtoran penson.

Ne elpensu tro longajn vortojn: vi povas enembarasegiĝi, se ili estos neklarelparoleblaj kaj miskomprenigantaj.

Se via verko estos hiperplena da redundaj neologismoj, ĝi aspektos turpe kaj hide, kaj oni etikedos ĝin mava.

Malbone sciante la gramatikon, komplikaj frazoj estu uzataj singarde!

Superfluaj pronomoj, ili ne estas bezonataj.

Mallerteco de uzado de la prepozicio «de» povas esti kaŭzo de malapero de intereso de legantoj de via verko.

S-anoj, bv. ne mllg.

Pri la ordo de vortoj zorgu nepre, ĉar la en Esperanto libera, rusan lingvon simile, de la vortoj ordo, el la neceso sian penson klare esprimi, ne liberigas.

Ne flatu al la redaktoro. Niaj redaktoroj estas la plej bonaj en la mondo kaj tute ne bezonas superfluajn komplimentojn.

ustra (Profiel tonen) 26 augustus 2014 13:01:34

La konsiloj de Melnikov estas la plej humorplene mi ĝis nun legis esperante. Kaj estas tre helpa!

Valentin Melnikov:
Kelkaj konsiloj por plibonigi stilon
"-ig" kun akuzativo estas plia kazo koncernan mian demandon. Tre bone!

yugary (Profiel tonen) 7 september 2014 11:13:48

tommjames:"Li havas super mil eŭrojn".
La prepozicio super ne uziĝas tiel. Oni diras, "Li havas pli ol mil eŭrojn".

sergejm (Profiel tonen) 7 september 2014 11:52:14

yugary:
tommjames:"Li havas super mil eŭrojn".
La prepozicio super ne uziĝas tiel. Oni diras, "Li havas pli ol mil eŭrojn".
Jes, en tekstaro.com mi trovis nek unu "super {nombro} {akuzativo}", sed trovis kelkajn "pli ol {nombro} {akuzativo}".
PMEG ankaŭ ne mencias uzon de akuzativo kun "super"

sudanglo (Profiel tonen) 7 september 2014 12:20:45

Kio estas la escepto(j) kiam la akuzativo sekvas prepozicio?
Ĉu konvenas paroli pri esceptoj?

Evidente la uzo por moviĝo al estas tute regula.

Same, 'mi elspezis ĉirkaŭ 500 eurojn' ankaŭ estas komprenebla kiel laŭregulan' - mi elspezis eŭrojn (ĉirkaŭ 500).

Eble la tekstaro ne enhavas super numeralo ...ojn - mi ne kontrolis. Mi preferus pli ol, pro potenciala ambiguo.

tommjames (Profiel tonen) 7 september 2014 17:27:32

sergejm:
yugary:
tommjames:"Li havas super mil eŭrojn".
La prepozicio super ne uziĝas tiel. Oni diras, "Li havas pli ol mil eŭrojn".
Jes, en tekstaro.com mi trovis nek unu "super {nombro} {akuzativo}", sed trovis kelkajn "pli ol {nombro} {akuzativo}".
PMEG ankaŭ ne mencias uzon de akuzativo kun "super"
Mi ne konsentas. Ambaŭ formoj estas akcepteblaj.

PMEG havas la ekzemplon:

Li havas super mil eŭrojn. = Li havas pli ol mil eŭrojn.

Ĉiukaze mi ne volis priparoli la limojn de uzebleco de 'super', sed montri plian kazon kie akuzativo povas sekvi prepozicion.

sergejm (Profiel tonen) 7 september 2014 19:49:18

tommjames:PMEG havas la ekzemplon:

Li havas super mil eŭrojn. = Li havas pli ol mil eŭrojn.

Ĉiukaze mi ne volis priparoli la limojn de uzebleco de 'super', sed montri plian kazon kie akuzativo povas sekvi prepozicion.
Mi ne trovis ĉi tiun ekzemplon - ne ĉion oni povas facile trovi en PMEG - mi provis trovi ĝin ĉe akkuzativo.
Sed ĉi tie "super" ne estas prepozicio, PMEG nomas ĝin nuancilo.
Atentu jenan ekzemplon:
Nenie en la ĉirkaŭ cent jaroj la loko estis pli ŝanĝita, ol en unu malgranda frukta ĝardeno.
La artikolo estas antaŭ la nuancilo. Ĉu oni metu la artikolon ankaŭ antaŭ "super":
Li havis la super mil eŭrojn.
(Se "super" estas prepozicio, oni metas "la" post ĝi.)

tommjames (Profiel tonen) 8 september 2014 11:36:49

Notu ke "nuancilo" estas Bertila vorto, ĝi ne apartenas al la sama rondo de tradiciaj gramatikaj terminoj kiel "prepozicio".

Laŭ mi, ke "super" povas roli kiel numera nuancilo ne necesigas ke ĝi ne estas prepozicio. Almenaŭ en la angla oni taksas la signifon "pli ol" kiel prepozician, laŭ jena paĝo (ĉe paragrafo "Over with numbers" ).

Terug naar boven