prepozicio + akuzativo
貼文者: ustra, 2014年8月25日
訊息: 11
語言: Esperanto
ustra (顯示個人資料) 2014年8月25日下午6:57:40
Dankon!
tommjames (顯示個人資料) 2014年8月25日下午7:32:08
ustra (顯示個人資料) 2014年8月26日下午1:01:34
Valentin Melnikov:"-ig" kun akuzativo estas plia kazo koncernan mian demandon. Tre bone!
Kelkaj konsiloj por plibonigi stilon
yugary (顯示個人資料) 2014年9月7日上午11:13:48
tommjames:"Li havas super mil eŭrojn".La prepozicio super ne uziĝas tiel. Oni diras, "Li havas pli ol mil eŭrojn".
sergejm (顯示個人資料) 2014年9月7日上午11:52:14
yugary:Jes, en tekstaro.com mi trovis nek unu "super {nombro} {akuzativo}", sed trovis kelkajn "pli ol {nombro} {akuzativo}".tommjames:"Li havas super mil eŭrojn".La prepozicio super ne uziĝas tiel. Oni diras, "Li havas pli ol mil eŭrojn".
PMEG ankaŭ ne mencias uzon de akuzativo kun "super"
sudanglo (顯示個人資料) 2014年9月7日下午12:20:45
Kio estas la escepto(j) kiam la akuzativo sekvas prepozicio?Ĉu konvenas paroli pri esceptoj?
Evidente la uzo por moviĝo al estas tute regula.
Same, 'mi elspezis ĉirkaŭ 500 eurojn' ankaŭ estas komprenebla kiel laŭregulan' - mi elspezis eŭrojn (ĉirkaŭ 500).
Eble la tekstaro ne enhavas super numeralo ...ojn - mi ne kontrolis. Mi preferus pli ol, pro potenciala ambiguo.
tommjames (顯示個人資料) 2014年9月7日下午5:27:32
sergejm:Mi ne konsentas. Ambaŭ formoj estas akcepteblaj.yugary:Jes, en tekstaro.com mi trovis nek unu "super {nombro} {akuzativo}", sed trovis kelkajn "pli ol {nombro} {akuzativo}".tommjames:"Li havas super mil eŭrojn".La prepozicio super ne uziĝas tiel. Oni diras, "Li havas pli ol mil eŭrojn".
PMEG ankaŭ ne mencias uzon de akuzativo kun "super"
PMEG havas la ekzemplon:
Li havas super mil eŭrojn. = Li havas pli ol mil eŭrojn.
Ĉiukaze mi ne volis priparoli la limojn de uzebleco de 'super', sed montri plian kazon kie akuzativo povas sekvi prepozicion.
sergejm (顯示個人資料) 2014年9月7日下午7:49:18
tommjames:PMEG havas la ekzemplon:Mi ne trovis ĉi tiun ekzemplon - ne ĉion oni povas facile trovi en PMEG - mi provis trovi ĝin ĉe akkuzativo.
Li havas super mil eŭrojn. = Li havas pli ol mil eŭrojn.
Ĉiukaze mi ne volis priparoli la limojn de uzebleco de 'super', sed montri plian kazon kie akuzativo povas sekvi prepozicion.
Sed ĉi tie "super" ne estas prepozicio, PMEG nomas ĝin nuancilo.
Atentu jenan ekzemplon:
Nenie en la ĉirkaŭ cent jaroj la loko estis pli ŝanĝita, ol en unu malgranda frukta ĝardeno.
La artikolo estas antaŭ la nuancilo. Ĉu oni metu la artikolon ankaŭ antaŭ "super":
Li havis la super mil eŭrojn.
(Se "super" estas prepozicio, oni metas "la" post ĝi.)
tommjames (顯示個人資料) 2014年9月8日上午11:36:49
Laŭ mi, ke "super" povas roli kiel numera nuancilo ne necesigas ke ĝi ne estas prepozicio. Almenaŭ en la angla oni taksas la signifon "pli ol" kiel prepozician, laŭ jena paĝo (ĉe paragrafo "Over with numbers" ).
sergejm (顯示個人資料) 2014年9月8日上午11:52:37
tommjames:Notu ke "nuancilo" estas Bertila vorto, ĝi ne apartenas al la sama rondo de tradiciaj gramatikaj terminoj kiel "prepozicio".Mi scias, ke "nuancilo" estas Bertila vorto.
Tamen, kien vi metus "la", se ĝi estus necesa?