Sisu juurde

Laciniatus (Botaniko)

kelle poolt HaleBopp, 7. september 2014

Postitused: 10

Keel: Esperanto

HaleBopp (Näita profiili) 7. september 2014 0:17.03

Saluton,

Mi serĉas esperantan tradukon de la latina vorto "Laciniatus" (laciniata, laciniatum) uzita en botaniko, kaj kiu signifas havanta profunde entranĉitajn radojn.
Ekzemple en la angla "a laciniate leaf" aŭ en la franca "une feuille laciniée" havas profundajn lobojn kiel la jena :

externalImage.png

Mi penas eltrovi la ĝustan vorton. Retpaĝoj kiel tiu ne estas sufiĉe kompletaj.

Sur Vikipedio, mi trovis tradukon de "Atriplex laciniata" per "Loba atriplo", sed lobo povas esti neprofunda. Kaj "Artemisia laciniata" per "Fendfolia artemizio", kio estas pli bone, sed ununura.

Ĉu vi konas taŭgan vorton por tio?

Terurĉjo (Näita profiili) 7. september 2014 6:17.38

sur la foto estas rubuso distranĉita

Terurĉjo (Näita profiili) 7. september 2014 6:26.25

dipsako distranĉita

externalImage.png

HaleBopp (Näita profiili) 7. september 2014 11:55.57

Dankon "distranĉita" taŭgas kaj plaĉas al mi!

HaleBopp (Näita profiili) 7. september 2014 13:46.58

Kaj pour la latina vorto "Marginata" ("margined" angle ; "marginé" france), kiu signifas "havanta malsame koloran randon" ?

Borderita? Marĝenita? Marĝenata? Marĝenigata? Marĝenhava?

externalImage.png

Terurĉjo (Näita profiili) 7. september 2014 14:30.58

vidu

do, borderita

kvankam mi havas alian varianton, nur pli pezan: ĉirkaŭ-rand-aĵ-ita aŭ simple randaĵita

nova ideo: rand-ornamita

verdire, mi ne scias, ĉu ekzistas ekzakta scienca (botanika) detala terminaro aŭ ne.

HaleBopp (Näita profiili) 7. september 2014 20:14.39

Dankon Terurĉjo, "borderita" ŝajnas al mi bona. Mi sensukcese serĉis botanikan vortaron interrete, sed estas nenio interesa.

sudanglo (Näita profiili) 8. september 2014 11:12.31

Rigardante la randon de la folio de la planto, mi vidas dentojn aŭ dentegojn.

Do kial ne dento-hava, aŭ denteg-randa por 'laciniate'.

Sed tiaj teĥnikaj terminoj estas ofte internaciaj, do lacinia.

HaleBopp (Näita profiili) 8. september 2014 11:25.03

sudanglo:Rigardante la randon de la folio de la planto, mi vidas dentojn aŭ dentegojn.

Do kial ne dento-hava, aŭ denteg-randa por 'laciniate'.

Sed tiaj teĥnikaj terminoj estas ofte internaciaj, do lacinia.
Ne temas pri dentoj, sed pri profundaj loboj.
Vidu Rudbeckia laciniata, ĝi havas 3 profundajn lobojn, ne 3 dentegoj. externalImage.png

"Lacinia" bone funktius por mi sed estas neologismo. Se oni povas tion eviti...

sudanglo (Näita profiili) 9. september 2014 10:07.34

Ŝajne la signifo de laciniate ne estas 'jagged' (dentumita) sed 'incised' (entranĉita).

Do mi proponas aŭ entranĉita aŭ segmentita aŭ klingumita. Tiu lasta bele priskribas Rudbeckia laciniata.

Tamen mi supozas ke ĉiu specialisto pri plantoj tuj komprenus lacinia

Tagasi üles