訊息: 7
語言: Esperanto
HaleBopp (顯示個人資料) 2014年9月7日上午12:17:03
Mi serĉas esperantan tradukon de la latina vorto "Laciniatus" (laciniata, laciniatum) uzita en botaniko, kaj kiu signifas havanta profunde entranĉitajn radojn.
Ekzemple en la angla "a laciniate leaf" aŭ en la franca "une feuille laciniée" havas profundajn lobojn kiel la jena :
Mi penas eltrovi la ĝustan vorton. Retpaĝoj kiel tiu ne estas sufiĉe kompletaj.
Sur Vikipedio, mi trovis tradukon de "Atriplex laciniata" per "Loba atriplo", sed lobo povas esti neprofunda. Kaj "Artemisia laciniata" per "Fendfolia artemizio", kio estas pli bone, sed ununura.
Ĉu vi konas taŭgan vorton por tio?
HaleBopp (顯示個人資料) 2014年9月7日上午11:55:57
HaleBopp (顯示個人資料) 2014年9月7日下午1:46:58
HaleBopp (顯示個人資料) 2014年9月7日下午8:14:39
sudanglo (顯示個人資料) 2014年9月8日上午11:12:31
Do kial ne dento-hava, aŭ denteg-randa por 'laciniate'.
Sed tiaj teĥnikaj terminoj estas ofte internaciaj, do lacinia.
HaleBopp (顯示個人資料) 2014年9月8日上午11:25:03
sudanglo:Rigardante la randon de la folio de la planto, mi vidas dentojn aŭ dentegojn.Ne temas pri dentoj, sed pri profundaj loboj.
Do kial ne dento-hava, aŭ denteg-randa por 'laciniate'.
Sed tiaj teĥnikaj terminoj estas ofte internaciaj, do lacinia.
Vidu Rudbeckia laciniata, ĝi havas 3 profundajn lobojn, ne 3 dentegoj.
"Lacinia" bone funktius por mi sed estas neologismo. Se oni povas tion eviti...
sudanglo (顯示個人資料) 2014年9月9日上午10:07:34
Do mi proponas aŭ entranĉita aŭ segmentita aŭ klingumita. Tiu lasta bele priskribas Rudbeckia laciniata.
Tamen mi supozas ke ĉiu specialisto pri plantoj tuj komprenus lacinia