До змісту

Elizio de "la" en "Vivo de Zamenhof"

від Bruso, 24 вересня 2014 р.

Повідомлення: 4

Мова: Esperanto

Bruso (Переглянути профіль) 24 вересня 2014 р. 19:49:17

Mi vidis, ke Privat ofte uzis elizion de "la" en "Vivo de Zamenhof":

Ekz:
Ĉia trograndigo pri l' merito de l' Hebreoj lin doloris.
Tio ĉi estas ordinara prozo, ne poezio. Ĉu tio ĉi eble estas kutima en 1920?

Laŭ mi, ĝi estas ja bonsona.

Mustelvulpo (Переглянути профіль) 24 вересня 2014 р. 20:41:28

Kutime, oni uzas elizion nur en poezio. Sed tio ne estas senescepta regulo. Oni povas uzi ĝin kie ajn oni elektas.

robbkvasnak (Переглянути профіль) 24 вересня 2014 р. 21:11:37

Plej verŝajne homoj kiuj parolas Esperanton ofte kaj longe elizias dumparole.

HaleBopp (Переглянути профіль) 25 вересня 2014 р. 07:19:20

Saluton,

Mi ofte vidas apostrofon de "la", kaj plej ofte kun la esprimo de la.
Ekzemple, William Auld en la titolo mem de sia libro "La Mastro de l' Ringoj" (1995-1997). Aŭ en la sama ĝenro, Christopher Gledhill en "La Hobito" (2000) (la libro kiun mi nuntempe legas), hazarde : p 71 "arbustojn flanke de l' valeto", p 79 "La mastro de l' Agloj de l' Nebulecaj Montoj", ktp.

Legu plu detale pri apostrofado de la en PMEG.

PS: Mi ne ŝatas apostrofon! ridulo.gif

Назад до початку