讯息: 12
语言: Esperanto
nornen (显示个人资料) 2014年10月15日下午9:40:00
Ekzercaro §6:La infano jam ne ploras.Kion signifas tio? Ĉu tio estas la sama kiel "La infano ne ploras plu"?
antoniomoya (显示个人资料) 2014年10月15日下午10:11:57
nornen:Tio signifas ke la infano ĉesis plori.Ekzercaro §6:La infano jam ne ploras.Kion signifas tio? Ĉu tio estas la sama kiel "La infano ne ploras plu"?
(Feliĉe. Ĉar infano plorante frumatene... ufff)
Amike.
Rugxdoma (显示个人资料) 2014年10月15日下午10:56:20
nornen:Jes. Ili estas la samaj. Laŭ Zamenhof, respondo 26.Ekzercaro §6:La infano jam ne ploras.Kion signifas tio? Ĉu tio estas la sama kiel "La infano ne ploras plu"?
Bernadox (显示个人资料) 2014年10月16日上午9:06:55
nornen (显示个人资料) 2014年10月17日下午7:53:08
Bernadox:Serĉu je jam kaj plu en Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto (BK II). Tie ankaŭ la menciita LR 123.Dankon por la ligilo.
Leginte al mi restas unu demandeto:
Ĉu mi komprenas bone la malsameco inter "jam ne" kaj "ne jam"?
Mi komprenas tion tiel ĉi:
La infano jam ne ploras. = Jam, la infano ĉesis plori. = La infano ne ploras plu.
La infano ne jam plotas. = Jam, la infano ne ekploris. = La infano ankoraŭ ne ploras.
Ĉu pravas tio?
(Aŭ tradukante al la Hispana: "jam ne" = "ya no" kaj "ne jam" = "aún no"?)
Mevido (显示个人资料) 2014年10月17日下午8:15:56
antoniomoya (显示个人资料) 2014年10月17日下午9:19:02
Mevido:La vera interesa demando ĉi tie estas: Kial do ploras la infano?La infano ploras tute simple ĉar Nornen vekis ĝin per sia laŭtvoĉa demando.
Amike.
nornen (显示个人资料) 2014年10月17日下午10:00:09
Mevido:La vera interesa demando ĉi tie estas: Kial do ploras la infano?Fakte, la infano ne ploras.
COUARAIL (显示个人资料) 2014年10月17日下午10:06:51
nornen:Prave! Jam ne = ne plu / Ne jam = ankoraŭ ne
Ĉu mi komprenas bone la malsameco inter "jam ne" kaj "ne jam"?
Mi komprenas tion tiel ĉi:
La infano jam ne ploras. = Jam, la infano ĉesis plori. = La infano ne ploras plu.
La infano ne jam plotas. = Jam, la infano ne ekploris. = La infano ankoraŭ ne ploras.
Ĉu pravas tio?
Legu la PMEG-n: Jam ne, ne jam
Bernadox (显示个人资料) 2014年10月18日上午5:49:11
COUARAIL:Prave! Jam ne = ne plu / Ne jam = ankoraŭ neLaŭ mi la klarigo en PMEG estas bona kaj ĝusta. Kiu volas, povas kompari kun la klarigoj en PAG 1985.
Legu la PMEG-n: Jam ne, ne jam