前往目錄

La infano jam ne ploras.

貼文者: nornen, 2014年10月15日

訊息: 13

語言: Esperanto

nornen (顯示個人資料) 2014年10月15日下午9:40:00

Ekzercaro §6:La infano jam ne ploras.
Kion signifas tio? Ĉu tio estas la sama kiel "La infano ne ploras plu"?

antoniomoya (顯示個人資料) 2014年10月15日下午10:11:57

nornen:
Ekzercaro §6:La infano jam ne ploras.
Kion signifas tio? Ĉu tio estas la sama kiel "La infano ne ploras plu"?
Tio signifas ke la infano ĉesis plori.
(Feliĉe. Ĉar infano plorante frumatene... ufff)

Amike.

Rugxdoma (顯示個人資料) 2014年10月15日下午10:56:20

nornen:
Ekzercaro §6:La infano jam ne ploras.
Kion signifas tio? Ĉu tio estas la sama kiel "La infano ne ploras plu"?
Jes. Ili estas la samaj. Laŭ Zamenhof, respondo 26.

Bernadox (顯示個人資料) 2014年10月16日上午9:06:55

Serĉu je jam kaj plu en Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto (BK II). Tie ankaŭ la menciita LR 123.

nornen (顯示個人資料) 2014年10月17日下午7:53:08

Bernadox:Serĉu je jam kaj plu en Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto (BK II). Tie ankaŭ la menciita LR 123.
Dankon por la ligilo.

Leginte al mi restas unu demandeto:

Ĉu mi komprenas bone la malsameco inter "jam ne" kaj "ne jam"?
Mi komprenas tion tiel ĉi:
La infano jam ne ploras. = Jam, la infano ĉesis plori. = La infano ne ploras plu.
La infano ne jam plotas. = Jam, la infano ne ekploris. = La infano ankoraŭ ne ploras.

Ĉu pravas tio?

(Aŭ tradukante al la Hispana: "jam ne" = "ya no" kaj "ne jam" = "aún no"?)

Mevido (顯示個人資料) 2014年10月17日下午8:15:56

La vera interesa demando ĉi tie estas: Kial do ploras la infano? ridulo.gif

antoniomoya (顯示個人資料) 2014年10月17日下午9:19:02

Mevido:La vera interesa demando ĉi tie estas: Kial do ploras la infano? ridulo.gif
La infano ploras tute simple ĉar Nornen vekis ĝin per sia laŭtvoĉa demando. ridulo.gif

Amike.

nornen (顯示個人資料) 2014年10月17日下午10:00:09

Mevido:La vera interesa demando ĉi tie estas: Kial do ploras la infano? ridulo.gif
Fakte, la infano ne ploras.

COUARAIL (顯示個人資料) 2014年10月17日下午10:06:51

nornen:
Ĉu mi komprenas bone la malsameco inter "jam ne" kaj "ne jam"?
Mi komprenas tion tiel ĉi:
La infano jam ne ploras. = Jam, la infano ĉesis plori. = La infano ne ploras plu.
La infano ne jam plotas. = Jam, la infano ne ekploris. = La infano ankoraŭ ne ploras.

Ĉu pravas tio?
Prave! Jam ne = ne plu / Ne jam = ankoraŭ ne
Legu la PMEG-n: Jam ne, ne jam

Bernadox (顯示個人資料) 2014年10月18日上午5:49:11

COUARAIL:Prave! Jam ne = ne plu / Ne jam = ankoraŭ ne
Legu la PMEG-n: Jam ne, ne jam
Laŭ mi la klarigo en PMEG estas bona kaj ĝusta. Kiu volas, povas kompari kun la klarigoj en PAG 1985.

回到上端