去目錄頁

Predikativo en Esperanto: ĉu adjektivo aŭ adverbo?

m_v, 2014年10月19日

讯息: 14

语言: Esperanto

amigueo (显示个人资料) 2014年10月22日下午4:47:03

la jena ekzemplo konsternas min:

"mi vidis la ĝojan knabo",

en tiu kazo mi suspektas la predikativon esti "knabo", kaj ĝi rilatas al "ĝoja". aŭ al "mi"?

amigueo (显示个人资料) 2015年7月6日下午6:51:42

mi amis la lumecon de ŝia vizaĝo = mi amis ŝian vizaĝon luma

??

Altebrilas (显示个人资料) 2015年7月7日下午2:28:13

m_v:

Por resumi mian demandon en pli klara maniero: Kiu el la sekvaj du variantoj estas ĝusta? Aŭ ĉu eblas ambaŭ variantoj?

varianto 1: Ekvidinte sian patrinon, la knabo brakumis ŝin ĝoje.
varianto 2: Ekvidinta sian patrinon, la knabo brakumis ŝin ĝoja.
Konvena rimedo por respondi al tiu demando estas anstataŭi participojn per subordigitaj subfrazoj aŭ komplementoj:

Ekvidinte sian patrinon, la knabo brakumis ŝin ĝoje
= (Post) kiam li ekvidis sian patrinon, la knabo brakumis ŝin kun ĝojo

Ekvidinta sian patrinon, la knabo brakumis ŝin ĝoja
=La knabo, kiu ekvidis sian patrinon, brakumis ŝin estante ĝoja (=dum li estis ĝoja)

Tio dependas, de tio, kion vi volas esprimi. Sed la adverba frazo estas la plej tauga por esprimi tion, kion mi komprenis.

NB: Se vi skribus "la knabo brakumis ŝin ĝojan" estus la patrino, kiu estus ĝoja.

Altebrilas (显示个人资料) 2015年7月7日下午2:33:33

Pro malatento pri la datoj kaj paĝoj, la antaŭa mesaĝo estas iom redunda. Eble se ĝi povas utili...

回到上端