Príspevky: 87
Jazyk: Esperanto
Lakiro (Zobraziť profil) 26. októbra 2014 20:22:53
ĉevino:Kiam Zamenhof elpensis esperanton, li senkonscie kriplis ĝin per akuzativo tial ke ĝi neniam venku...Ĉevino, amiko, la akuzativo estas kutima afero en multaj lingvoj, kiu helpas distingi multajn nociojn.
Birdo flugas trans rivero;
Birdo flugas trans riveron.
Komparu
sudanglo (Zobraziť profil) 27. októbra 2014 11:18:32
Se la vorto markas la lokon, kien oni iras, la vorto ricevas la finaĵon de akuzativo."Multe da ne markas lokon.
Supoze ke vi devas prepari tekston, per kiu tiu ekzamenisto povu defendi sian prijuĝon: Kion vi skribus por li?

amigueo (Zobraziť profil) 27. októbra 2014 16:09:45
tio por signifi ke TRANS aŭ CIS nenepras por ĉi polemiki.
Lakiro (Zobraziť profil) 27. októbra 2014 16:51:19
amigueo:"kakatuo flugis multe da domoj" =/= "kakatuo flugis multen da domoj"amigueo, ne misinformu esperantistojn. Ne ekzistas vorto "multen", kaj neniam ekzistis.
tio por signifi ke TRANS aŭ CIS nenepras por ĉi polemiki.
akueck (Zobraziť profil) 28. októbra 2014 19:23:34
sudanglo:La kandidato respondas:Se la vorto markas la lokon, kien oni iras, la vorto ricevas la finaĵon de akuzativo."Multe da ne markas lokon.
Supoze ke vi devas prepari tekston, per kiu tiu ekzamenisto povu defendi sian prijuĝon: Kion vi skribus por li?
En "Mi shanghos ilian malghojon en ghojon" (Malnova Testamento; traduko eble de Zamenhof) "ghojo" markas lokon nur en figura senco kaj tamen ricevas n-finajhon pro akuzativo de direkto. Se tio chi estas rigardata kiel suficha por n-finajho okaze de akuzativo de direkto, oni analoge povas argumenti, ke ankau "multe da riveroj" markas lokon en almenau figura senco kaj do povu ricevi n-finajhon okaze de akuzativo de direkto.
Lakiro (Zobraziť profil) 29. októbra 2014 10:04:34
akueck:Estimata akueck, temas pri kvanta adverbo multe, kiu ne ŝanĝas sian formon. Krom la adverbo MULTE ekzistas substantivo MULTO, kiu povas havi finaĵon -n. Ĉu vi komprenis? Ĝojo ne estas kvanta adverbo kaj povas havi finaĵon -n. Mi havas ĝojon, mi transdonas mian ĝojon al vi.
En "Mi shanghos ilian malghojon en ghojon" (Malnova Testamento; traduko eble de Zamenhof) "ghojo" markas lokon nur en figura senco kaj tamen ricevas n-finajhon pro akuzativo de direkto. Se tio chi estas rigardata kiel suficha por n-finajho okaze de akuzativo de direkto, oni analoge povas argumenti, ke ankau "multe da riveroj" markas lokon en almenau figura senco kaj do povu ricevi n-finajhon okaze de akuzativo de direkto.
Ni pridiskutas kombinon de la prepozicio TRANS kaj kvanta adverbo MULTE. Necesas diri TRANS MULTON ,sed ne TRANS MULTEN.
Kirilo81 (Zobraziť profil) 29. októbra 2014 10:15:45
La Fundamento estas parto de la normo, kiuj igas neŝanĝeblaj multajn regulojn, pri kiuj estis konsento jam en 1905. Sed ekzistas ankaŭ reguloj eksterfundamentaj, pri kiuj regas unuanima konsento.
Al ili apartenas la regulo, ke -n aldoniĝas nur al tiuj adverboj, kies radiko jam indikas lokon (aŭ ĉu iu akceptus *kuracisten ks.?).
En la ekzemplo ne multe indikas lokon, sed la tuta sintagmo multe da riveroj, kaj (alia neeksplica regulo) -n eblas aldoni nur al difinitaj vortoj, ne al sintagmoj.
Kirilo81 (Zobraziť profil) 29. októbra 2014 10:17:27
amigueo:tio por signifi ke TRANS aŭ CIS nenepras por ĉi polemiki.Ĉu vi bonvolus finfine lerni la lingvon, kia ĝi estas, viaj "kontribuoj" estas ĉiam malpli kompreneblaj.
nornen (Zobraziť profil) 29. októbra 2014 14:17:07
Kirilo81:Ke la Fundamento ne eksplice malpermesas akuzativon kun kvantaj adverboj neniel pravigas tian uzon.Ĉu "plu" estas kvanta adverbo? Mi demandas ĉar mi jus trovis ĉi tion:
Fundamenta Krestomatio:De la komenco de la jaro 1891, post longaj kaj detalaj traktadoj inter Nord-Ameriko kaj Germanujo, oni fine decidis, ke ĉiu vaporŝipo devas esti akompanata de amerika kaj germana poŝta oficisto kaj po unu helpanto pro ĉiu el ili, por ke oni povu ankoraŭ en la daŭro de la septaga transveturo tiel prepari la poŝton, ke ĝi, veninte Bremenon aŭ Nov-Jorkon, povu tuj esti dissendata pluen, sen perdo de duontago aŭ de tuta tago por la specigado. Antaŭe la ŝipestro aŭ la unua oficiro akceptadis la poŝton; sub lia observo ĝi estis enportata de la amerikanoj, poste la ĉambroj estis ŝlosataj kaj la ŝipestro prenadis la ŝlosilon, kiun li transdonadis poste nur al la germana poŝta estraro en Bremeno aŭ en Nov-Jorko al la amerikaj poŝtaj oficistoj.(Sume 107 trafoj por "pluen", inter ili Z'aj)