K vsebini

"La birdo flugis trans multe(n?) da riveroj."

od akueck, 24. oktober 2014

Sporočila: 105

Jezik: Esperanto

Lakiro (Prikaži profil) 25. oktober 2014 19:21:14

amigueo:"MULTE, kiel kvanta adverbo, ne povas ricevi N de akuzativo."

mi havas tri amikojn
mi havas trion da amikoj

(pardonu, kara komencanto, "trio" ne signifas "esti la tria")

mi havas trien da amikoj
mi havas trie da amikoj

mi havas mult amikojn
mi havas kelk amikojn
kiu havas tridekkelk amikojn?

ĉu iu ĉisupera frazo estas nelaŭgramatika? antaŭdankon
Apliku ĉiam provan vorton en demando!
KIOM da amikoj mi havas? Tri (trion da.. se demandas KIUN)!

Neniu diras KIOMen aŭ KIOMe - trien (trie). Tio estas absurdaĵo!

akueck (Prikaži profil) 26. oktober 2014 09:00:40

Lakiro:Trans kiom? - neekzistanta formo de la demando.
Oni nepre povas gramatike ghuste demandi: "Trans kiom da riveroj flugis la birdo?"

Lakiro:Trans kiom(en)? - neekzistanta formo de la demando.
Chu nur hazarde ghis nun neniu uzis la kunmetajhojn "kiom'e", "kiom'e'n" kaj "mult'e'n"?

Au chu ilin malpermesas iu regulo? Se jes: Kiu?

Efektive estas Regulo 4, lau kiu la bazaj nombrovortoj estas ne-deklinacieblaj. Sed "kiom" kaj "mult'" ne estas bazaj nombrovortoj. Kial do Regulo 4 koncernu ilin?

Miascie ankau ne estas en la Fundamento iu modelfrazo kun nur e-finajh-hava adverbo de kvanto, kvankam aldona n-finajho estas atendebla lau Regulo 13.

Kion ni pretervidas?

Terurĉjo (Prikaži profil) 26. oktober 2014 09:28:33

rivero trans rivero trans riveron
du riveroj trans du riveroj trans du riverojn
tri riveroj trans tri riveroj trans tri riverojn
multe da riveroj trans multe da riveroj trans multen da riveroj

ha-ha-ha-ha
la ĉefa malkovro en esperanto ĉi-jara

Lakiro (Prikaži profil) 26. oktober 2014 18:15:45

Se ekzistas demanda vorto, kiun vi povas diri, do ekzistas kaj responda vorto.

Kien - tien;
kiom - tiom (multe, malmulte);
? - multen.

1.TEZ
Prepozicio montranta lokon kuŝantan sur la alia, pli malproksima flanko de la objekto, kiun la prepozicio enkondukas: trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj [2]; la popoloj loĝantaj trans la maro; antaŭ la malleviĝo de la suno ni devas esti trans la limo; aŭskulti trans muroZ (subaŭskulti); (figure) se trans la tombo (post la morto) estas ja ankoraŭ vivo.
Rim.: Trans kaj preter signifas ambaŭ, ke oni iras pli malproksimen ol la priparolata objekto; sed preter signifas ke oni antaŭe laŭiris tiun objekton, kaj trans, ke oni pasis sur aŭ super ĝi.
Rim.: Pri uzo de trans kun akuzativo, vd al trans, trans ...-n.
2.TEZ
(evitinde) =al trans, trans ...-n pensoj iras trans limo sen pago kaj timo [3]; la tuta Izrael iris trans seka tero, ĝis la tuta popolo transiris Jordanon [4]; Hanibalo iris trans la Alpoj [5]; [en atletika konkurso] homoj simile al katoj saltas trans la barieroj [6].
Rim.: Kvankam ĉi tiu senco troviĝas en aŭtoritataj fontoj, ne klare vidiĝas, kial oni ĝin agnosku ĝusta, dum ĉe ĉiuj aliaj lokaj prepozicioj oni tiom zorge distingas per uzo de deviga akuzativo la sencon „celo“ disde la senco „loko“.

Kvantaj adverboj ne povas akcepti formon de akuzativo. MULTE ĉiam estas MULTE.
Tamen substantivo MULTO bonege transformiĝas en MULTON.

Terurĉjo (Prikaži profil) 26. oktober 2014 18:24:50

"Se la vorto markas la lokon, kien oni iras, la vorto ricevas la finajhon de akuzativo."

multe da riveroj ne estas loko, sed kvanto

loko estas aŭ multo da riveroj aŭ multaj riveroj

Lakiro (Prikaži profil) 26. oktober 2014 18:36:33

Terurĉjo:"Se la vorto markas la lokon, kien oni iras, la vorto ricevas la finajhon de akuzativo."

multe da riveroj ne estas loko, sed kvanto

loko estas aŭ multo da riveroj aŭ multaj riveroj
Terurĉjo, multo da riveroj estas kvanto en formo de la substantivo, kiu povas ricevi finaĵon de akuzativo.
Sed kvanta adverbo ne povas ŝanĝi sian finaĵon.

ĉevino (Prikaži profil) 26. oktober 2014 19:26:55

Kiam Zamenhof elpensis esperanton, li senkonscie kriplis ĝin per akuzativo tial ke ĝi neniam venku...

Lakiro (Prikaži profil) 26. oktober 2014 20:22:53

ĉevino:Kiam Zamenhof elpensis esperanton, li senkonscie kriplis ĝin per akuzativo tial ke ĝi neniam venku...
Ĉevino, amiko, la akuzativo estas kutima afero en multaj lingvoj, kiu helpas distingi multajn nociojn.

Birdo flugas trans rivero;
Birdo flugas trans riveron.

Komparu

sudanglo (Prikaži profil) 27. oktober 2014 11:18:32

Se la vorto markas la lokon, kien oni iras, la vorto ricevas la finaĵon de akuzativo."

Supoze ke vi devas prepari tekston, per kiu tiu ekzamenisto povu defendi sian prijuĝon: Kion vi skribus por li?
Multe da ne markas lokon.

sudanglo (Prikaži profil) 27. oktober 2014 11:18:32

Se la vorto markas la lokon, kien oni iras, la vorto ricevas la finaĵon de akuzativo."

Supoze ke vi devas prepari tekston, per kiu tiu ekzamenisto povu defendi sian prijuĝon: Kion vi skribus por li?
Multe da ne markas lokon.

Nazaj na začetek