"I wish they had told me sooner."
viết bởi DuckFiasco, Ngày 02 tháng 11 năm 2014
Tin nhắn: 24
Nội dung: Esperanto
DuckFiasco (Xem thông tin cá nhân) 02:56:15 Ngày 02 tháng 11 năm 2014
Mi deziras, ke ili estu dirinta al mi tion pli frue.
Mi dezirus, ke ili diru al mi tion pli frue.
Mi sopiras... ?
Mi preferus eviti "esti -nta" formon, se eble.
Dankon!
antoniomoya (Xem thông tin cá nhân) 07:25:15 Ngày 02 tháng 11 năm 2014
Amike.
akueck (Xem thông tin cá nhân) 11:27:58 Ngày 02 tháng 11 năm 2014
DuckFiasco:Kiel vi tradukus tion?"Mi deziras, ke ili antaue dirus tion al mi pli frue."
Mi deziras, ke ili estu dirinta al mi tion pli frue.
Mi dezirus, ke ili diru al mi tion pli frue.
Mi sopiras... ?
Mi preferus eviti "esti -nta" formon, se eble.
Dankon!
dombola (Xem thông tin cá nhân) 14:56:31 Ngày 02 tháng 11 năm 2014
― Se mi estus sana, mi estus feliĉa. F.E. §20
― Mi ne farus la eraron, se li antaŭe dirus al mi la veron (aŭ se li estus dirinta al mi la veron). F.E §24
Do,:
― Mi estus feliĉa, se ili antaŭe dirus tion al mi.
― Mi estus feliĉa, se ili antaŭe estus dirintaj tion al mi.
akueck (Xem thông tin cá nhân) 15:06:27 Ngày 02 tháng 11 năm 2014
dombola:La klasikaj formoj de Fundamento de Esperanto estas helpemaj por tiaj tradukoj de nacilingvaj esprimoj:Lau mia scio pri la angla en subfrazo povas esti ne menciita la konjunkcio "that" (= "ke"). Tial mi ne estas certa, chu traduko per "se" (angle: "if") sufiche trafe redonas la sencon de la originalo.
― Se mi estus sana, mi estus feliĉa. F.E. §20
― Mi ne farus la eraron, se li antaŭe dirus al mi la veron (aŭ se li estus dirinta al mi la veron). F.E §24
Do,:
― Mi estus feliĉa, se ili antaŭe dirus tion al mi.
― Mi estus feliĉa, se ili antaŭe estus dirintaj tion al mi.
noelekim (Xem thông tin cá nhân) 03:29:45 Ngày 03 tháng 11 năm 2014
Pliaj ekzemploj: tatoeba.org/epo/sentences/show/2869708
sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 12:40:09 Ngày 03 tháng 11 năm 2014
Tiel necesas re-strukturigo de la ideo.
Domaĝe, ke ili ne diris ...
Bedaŭrinde, ke ili ne diris ...
Se nur ili estus dirintaj ...
Eble diri (al) ne estas la plej bona traduko de 'told' ĉi tie. Alternativoj estas sciigi, informi.
Mi hezitas pri 'volus'. Eble oni povus diri 'mi (forte) volus ke ili estu dirintaj', sed pri tio mi ne certas.
Mi trovis unu trafon en la Tekstaro kie eble la traduko estas 'wish'.
Ŝi timas. Ŝia koro batas rapide. Ŝi volus, ke Tom kaj Bob estu kun ŝi, ke ili helpu ŝin (she wishes that Tom and Bob were with her).
amigueo (Xem thông tin cá nhân) 13:33:43 Ngày 03 tháng 11 năm 2014
mi ŝatus plifruon minalrakontintecon ilian
mi ŝatus plifrue alrakontiti ilin
mi ŝatus prifruan sciigitecon
mi ŝatus plifruon ilinsciigitecan
Fenris_kcf (Xem thông tin cá nhân) 09:27:30 Ngày 04 tháng 11 năm 2014
DuckFiasco:Mi preferus eviti "esti -nta" formon, se eble.Sed via provo jam tre bonas:
DuckFiasco:Mi deziras, ke ili estu dirinta al mi tion pli frue.Mi nur anstataŭigus na "estu" per "estus".
sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 14:04:49 Ngày 04 tháng 11 năm 2014
Tamen estas malfacile diri ke la us-form ne povas esti uzata
Ĉu pli bone:
1. Mi deziras/us, ke mi povus sciigi al vi, kie li estas
2. Mi deziras/us, ke mi povu sciigi al vi, kie li estas
Kaj kio la diferenco?
Cetere, mi rimarkis ke en la Tekstaro dezirus ke estas ne-malofta. Kiel klarigi la diferencon inter deziras ke kaj dezirus ke?