去目錄頁

"I wish they had told me sooner."

DuckFiasco, 2014年11月2日

讯息: 32

语言: Esperanto

DuckFiasco (显示个人资料) 2014年11月2日上午2:56:15

Kiel vi tradukus tion?

Mi deziras, ke ili estu dirinta al mi tion pli frue.
Mi dezirus, ke ili diru al mi tion pli frue.
Mi sopiras... ?

Mi preferus eviti "esti -nta" formon, se eble.
Dankon!

ĉevino (显示个人资料) 2014年11月2日上午3:29:41

Domaĝe ili tion al mi ne diris pli frue.

antoniomoya (显示个人资料) 2014年11月2日上午7:25:15

Eble "Mi preferus ke ili dirus al mi tion pli frue".

Amike.

akueck (显示个人资料) 2014年11月2日上午11:27:58

DuckFiasco:Kiel vi tradukus tion?

Mi deziras, ke ili estu dirinta al mi tion pli frue.
Mi dezirus, ke ili diru al mi tion pli frue.
Mi sopiras... ?

Mi preferus eviti "esti -nta" formon, se eble.
Dankon!
"Mi deziras, ke ili antaue dirus tion al mi pli frue."

dombola (显示个人资料) 2014年11月2日下午2:56:31

La klasikaj formoj de Fundamento de Esperanto estas helpemaj por tiaj tradukoj de nacilingvaj esprimoj:

― Se mi estus sana, mi estus feliĉa. F.E. §20
― Mi ne farus la eraron, se li antaŭe dirus al mi la veron (aŭ se li estus dirinta al mi la veron). F.E §24


Do,:

― Mi estus feliĉa, se ili antaŭe dirus tion al mi.
― Mi estus feliĉa, se ili antaŭe estus dirintaj tion al mi.

akueck (显示个人资料) 2014年11月2日下午3:06:27

dombola:La klasikaj formoj de Fundamento de Esperanto estas helpemaj por tiaj tradukoj de nacilingvaj esprimoj:

― Se mi estus sana, mi estus feliĉa. F.E. §20
― Mi ne farus la eraron, se li antaŭe dirus al mi la veron (aŭ se li estus dirinta al mi la veron). F.E §24


Do,:

― Mi estus feliĉa, se ili antaŭe dirus tion al mi.
― Mi estus feliĉa, se ili antaŭe estus dirintaj tion al mi.
Lau mia scio pri la angla en subfrazo povas esti ne menciita la konjunkcio "that" (= "ke"). Tial mi ne estas certa, chu traduko per "se" (angle: "if") sufiche trafe redonas la sencon de la originalo.

noelekim (显示个人资料) 2014年11月3日上午3:29:45

Tiaj propozicioj ofte havas tonon de bedaŭro. Tiukaze, vi povas traduki "I wish that ..." per "Mi bedaŭras, ke ...", ekzemple: Mi bedaŭras, ke ili ne diris (aŭ sciigis) tion al mi pli frue.

Pliaj ekzemploj: tatoeba.org/epo/sentences/show/2869708

sudanglo (显示个人资料) 2014年11月3日下午12:40:09

Ŝajnas al mi ke mankas tute paralela formo en Esperanto por esprimi la anglan 'wish'.
Tiel necesas re-strukturigo de la ideo.

Domaĝe, ke ili ne diris ...
Bedaŭrinde, ke ili ne diris ...
Se nur ili estus dirintaj ...

Eble diri (al) ne estas la plej bona traduko de 'told' ĉi tie. Alternativoj estas sciigi, informi.

Mi hezitas pri 'volus'. Eble oni povus diri 'mi (forte) volus ke ili estu dirintaj', sed pri tio mi ne certas.

Mi trovis unu trafon en la Tekstaro kie eble la traduko estas 'wish'.

Ŝi timas. Ŝia koro batas rapide. Ŝi volus, ke Tom kaj Bob estu kun ŝi, ke ili helpu ŝin (she wishes that Tom and Bob were with her).

amigueo (显示个人资料) 2014年11月3日下午1:33:43

mi ŝatus plifruon ke ili rakontintus al mi

mi ŝatus plifruon minalrakontintecon ilian

mi ŝatus plifrue alrakontiti ilin

mi ŝatus prifruan sciigitecon

mi ŝatus plifruon ilinsciigitecan

Fenris_kcf (显示个人资料) 2014年11月4日上午9:27:30

DuckFiasco:Mi preferus eviti "esti -nta" formon, se eble.
Sed via provo jam tre bonas:
DuckFiasco:Mi deziras, ke ili estu dirinta al mi tion pli frue.
Mi nur anstataŭigus na "estu" per "estus".

回到上端