Til innholdet

Ĉu 'tuja' ŝajnas havi du prononceblecojn?

fra Eltwish,2014 11 21

Meldinger: 28

Språk: Esperanto

Eltwish (Å vise profilen) 2014 11 22 04:01:04

marcuscf:Kaj nun mi malkovris ke ekzistas homoj kiuj distingas inter "uj-a" kaj "u-ja"! Ve! malgajo.gif Mi aŭskultis la sondosieron milfoje kaj mi ne perceptas rimarkindan malsamon inter uj-a kaj u-ja. Kaj se tio vere gravus, ĉu oni ne povus same cerbumi pri "uz-a" kaj "u-za", "ul-a" kaj "u-la", ktp.?
Nu, mi ne distingas ĝin intence. Mi nur rimarkas, ke tiel rezultis al mi la fonologio, kaj ŝajnis al mi lingvistike interese. Kaj ne, oni ne cerbumus pri uz-a kaj u-za, ĉar z nur estas konsonanto, ne foje-konsonanto-foje-duonvokalo kiel j. Sed mi prenis vian sencon.

La diferenco tute ne gravas, sed mi neniam dirus, ke ĝi estas ignorinda. Ignorebla, certe, kaj prudente ignorata, sed kio krom insultoj ignorindas?

akueck (Å vise profilen) 2014 11 22 07:41:05

Eltwish:Estas la vorto tuja. Mi emas elparoli ĝin tuj-a; tio estas, ĝuste kiel tuj kaj poste a [...] Do, interesa umeto, ĉu ne? Aŭ ĉu mi nur prononcas strange?
En la Fundamenta Ekzercaro §2 "Ekzerco de legado" estas skribita interalie tio: "Kra-jó-no. Ma-jés-ta [...] Má-jo."

Koncerne la silabojn la prononco de "tuja" analoge do estu "tu-ja".

marcuscf (Å vise profilen) 2014 11 22 18:14:50

Eltwish:foje-konsonanto-foje-duonvokalo kiel j.
Mi jam legis plurajn artikolojn pri fonetiko kaj mi neniam komprenis tion. Kiu estas la diferenco inter konsonanta j kaj duonvokala j?

La jena artikolo kaj ne helpis, kaj fortigis mian impreson ke ili estas preskaŭ ekvivalentaj: http://en.wikipedia.org/wiki/Semivowel

Christa627 (Å vise profilen) 2014 11 22 21:02:26

marcuscf:Mi ĉiam miras pri la malsamaj harfendemoj de malsamaj homoj. Iam mi legis la klarigojn de PMEG pri prononco de "ia" kontraŭ "ija". Tiam mi jam pensis: "Kia harfendado!!". Mi povas aŭdi kaj kompreni la distingon inter "ia" kaj "ija", sed ĝi estas sufiĉe malgranda por fariĝi ignorinda.

Kaj nun mi malkovris ke ekzistas homoj kiuj distingas inter "uj-a" kaj "u-ja"! Ve! malgajo.gif Mi aŭskultis la sondosieron milfoje kaj mi ne perceptas rimarkindan malsamon inter uj-a kaj u-ja. Kaj se tio vere gravus, ĉu oni ne povus same cerbumi pri "uz-a" kaj "u-za", "ul-a" kaj "u-la", ktp.?
Estis alia fadeno, en kiu oni parolis pri tio, ĉu oni prononcu la vorton "edzo" kiel "ed-zo" aŭ "edz-o"; kaj iuj ŝajnis pensi, ke estas tre grava afero. Sed mi tute ne aŭdas ian ajn diferencon.

Mi ĉiam penas prononci ĉiun literon ĝuste, do, ĉiuj = ĉ-i-u-j; monujo = m-o-n-u-j-o, sed ne ĉiam sukcesas. Kio vere gravas estas, ke oni parolu klare kaj tiel, kiel oni verŝajne ne konfuzus unu vorton kun alia. Feliĉe, de tio nur malofte estas danĝero.

Urho (Å vise profilen) 2014 11 22 21:05:32

Bonvolu legi ankaŭ ĉi tiun fadenon ĉe lernu!: Elarolado de la litero J

amigueo (Å vise profilen) 2014 11 24 17:03:17

tri aŭoj: tuj-a, tu-ja, tu-j-a (kajkajsilabe)

yugary (Å vise profilen) 2014 11 25 01:54:09

marcuscf:
Rim.2: Jes, mi ĵus uzis "ĝi" por homo. Procesu min. ridulo.gif
Via uzo de ĝi por homo estas tute akceptebla, sed eble iu volus procesi KONTRAŬ vi pro via uzo de la netransitiva verbo procesi kvazaŭ ĝi estus transitiva. ridulo.gif

Christa627 (Å vise profilen) 2014 11 25 05:21:42

yugary:
marcuscf:
Rim.2: Jes, mi ĵus uzis "ĝi" por homo. Procesu min. ridulo.gif
Via uzo de ĝi por homo estas tute akceptebla, sed eble iu volus procesi KONTRAŬ vi pro via uzo de la netransitiva verbo procesi kvazaŭ ĝi estus transitiva. ridulo.gif
La Eo-angla vortaro dekstre havas la jenan difinon de "procesi":
procesi (proces·i ← proces·o)
tr/intr to litigate, to sue, to take [sb] to court
Do, ĝi diras, ke la vorto uzeblas kaj transitive kaj netransitive.
(La Eo-Eo vortaro rekonas nur "procesio" kaj "procesii", sed ne "procesi" ). En PIV, ĝi ja estas markita nur kiel netransitiva. Sed ReVo montras "procesi iun" kiel ekzemplon. Hmmm... kion oni pensu pri tio?

Simon_Gauvain (Å vise profilen) 2014 11 25 11:46:43

yugary:
marcuscf:
Rim.2: Jes, mi ĵus uzis "ĝi" por homo. Procesu min. ridulo.gif
Via uzo de ĝi por homo estas tute akceptebla, sed eble iu volus procesi KONTRAŬ vi pro via uzo de la netransitiva verbo procesi kvazaŭ ĝi estus transitiva. ridulo.gif
Ŝajnas ke vi baziĝas sur PIV, en kiu oni legas:
procesi (ntr) Juĝe persekuti: procesi kontraŭ iu

Tamen PIV foje prezentas aferojn kiuj spegulas nur opiniojn de ties verkinto, kaj ne la veran realan lingvon.

Christa627:Sed ReVo montras "procesi iun" kiel ekzemplon. Hmmm... kion oni pensu pri tio?
Sen eĉ paroli pri gramatiko, mi pensas ke "procesu min" samsencas kiel "juĝu min (kvazaŭ en kortumo)". Tio facile kompreneblas. Sekve, mi trovis en PMEG:

"Teorie oni povas ĉiam anstataŭigi rolvorteton per N, se la senco ne fariĝas malklara"
"Mi ridas pro lia naiveco. = Mi ridas lian naivecon."

Jen kial mi pensas, ke "procesi iun" kaj "procesi kontraŭ iu" samsencas.

akueck (Å vise profilen) 2014 11 25 15:51:06

Simon_Gauvain:Tamen PIV foje prezentas aferojn kiuj spegulas nur opiniojn de ties verkinto, kaj ne la veran realan lingvon.
Se en la koncernaj fojoj la diritaj opinioj koheras kun la normo de Esperanto, tiam ili superatutas la "veran realan lingvon" (au chi lasta ne estas Esperanto lau ties difino).

Tibake til toppen