目次へ

Ĉu mia rusa manskribo normale aspektas?

Christa627,2015年3月7日の

メッセージ: 30

言語: Esperanto

Christa627 (プロフィールを表示) 2015年3月14日 22:55:16

Rugxdoma:
Sxak:2. Uzo de paseo en la unu1 subrazo estas stranga
Devas esti
Вчера я думала, что всё знаю
Ŝajnas, ke la rusajn tempoformojn oni uzas kiel Esperante. "Hieraŭ mi pensis, ke mi scias ĉion." Prezenco, ĉar per direkta parolmaniero oni uzas la prezencon: "Hieraŭ mi pensis: 'Mi scias ĉion'."
Nu, kiam mi unue vidis la frazon en la leciono, ŝajnis, ke ĝi estu tiel (mi ĉiam rilatigas la rusan al Esperanto ekde la komenco de mia lernado). Sed jen, estis malsame en la leciono, kaj mi supozis, ke la leciono ne povus esti erara...

Vere, "я ничего не знаю." Se mi ne povas fidi la kurson, kiel mi povas lerni? malgajo.gif

Rugxdoma (プロフィールを表示) 2015年3月16日 0:07:51

Christa627:
Vere, "я ничего не знаю." Se mi ne povas fidi la kurson, kiel mi povas lerni? malgajo.gif
Verŝajne tio estas malgrandega afero de la vidpunkto de la kompreno kaj eĉ stilo. Denaskuloj tiam opinias, ke komencantoj pli bone atendas pri tiaj detaloj. Sed lernanto ja tuj volas klaran gvidon kiel decidi. Oni timas, ke oni enlernas kutimojn, kiuj poste oni nur malfacile povas estingi.

troyshadow (プロフィールを表示) 2015年3月16日 21:02:48

Christa627:Denova provo, skribita iom pli rapide:
externalImage.png

La fonto de tiu ĉi skribaĵo estas plejparte frazoj de lecionoj, kaj memfaritaj frazoj kiuj baziĝas sur ili, inter aliaj. La ripeto de H temas pri iu diskuto pri tiu litero ĉe forumo por lernantoj de la rusa.
Al mi sxajnas "la plej ne-rusa" jentiun frazon: "я могу очень хорошо говорить на эсперанто"...Tio submencias,ke vi povas paroli esperante nur se vi tre intencas,sed kutime parolas ne tre bone...En la rusa oni kutime diras: я хорошо говорю(владею) эсперанто...

Christa627 (プロフィールを表示) 2015年3月19日 0:05:27

troyshadow:Al mi sxajnas "la plej ne-rusa" jentiun frazon: "я могу очень хорошо говорить на эсперанто"...Tio submencias,ke vi povas paroli esperante nur se vi tre intencas,sed kutime parolas ne tre bone...
Nu, eble tion mi intencis diri lango.gif! Efektive temas pri volo iom plilongigi la frazon.

KStef (プロフィールを表示) 2015年8月17日 14:10:55

Saluton, miaj slavaj fratoj.
Mi ankaŭ volus eklerni manskribon. Ĉu vi scias kiel mi devus komenci?

FHTAGN (プロフィールを表示) 2015年8月18日 5:25:07

KStef:Saluton, miaj slavaj fratoj.
Mi ankaŭ volus eklerni manskribon. Ĉu vi scias kiel mi devus komenci?
Provu unue ĉizi ŝton-signojn.
Laŭ mi tre moderna kaj aktuala komenco estas.

Christa627 (プロフィールを表示) 2015年10月23日 5:09:41

KStef:Saluton, miaj slavaj fratoj.
Mi ankaŭ volus eklerni manskribon. Ĉu vi scias kiel mi devus komenci?
Mi ne estas slavo, sed la slavoj evidente ne emas respondi. Mi lernis per tiuj ĉi pdf-oj:

https://ilrussian.files.wordpress.com/2009/12/script-practice-sheets.pdf

https://lingualift.com/ru/files/docs/russian-writi...

Eble ili helpos vin.

KStef (プロフィールを表示) 2015年10月24日 20:35:59

Dankon, Christa okulumo.gif

Terurĉjo: haha ridego.gif

troyshadow (プロフィールを表示) 2015年10月28日 5:04:04

Christa627:
KStef:Saluton, miaj slavaj fratoj.
Mi ankaŭ volus eklerni manskribon. Ĉu vi scias kiel mi devus komenci?
Mi ne estas slavo, sed la slavoj evidente ne emas respondi. Mi lernis per tiuj ĉi pdf-oj:

https://ilrussian.files.wordpress.com/2009/12/script-practice-sheets.pdf

https://lingualift.com/ru/files/docs/russian-writi...

Eble ili helpos vin.
fakte,eĉ rusanoj mem nemultaj uzas manskribajn formojn de literoj: ni studas ilin nur en komenca lernejo kaj poste plimulte uzas printajn formojn eĉ skribante mane.

Christa627 (プロフィールを表示) 2015年10月29日 23:15:44

Haha ridego.gif. Fakte, mi konas anglaparolantojn kiuj ne pli legeble skribas...

先頭にもどる