前往目錄

Elkuri, transboli

貼文者: 123xyz, 2015年3月29日

訊息: 4

語言: Esperanto

123xyz (顯示個人資料) 2015年3月29日上午9:36:06

Saluton,

Ĉu iu povas diri al mi, kio estus la esperanta traduko de "to flow over, boil over", kun la senso ke la nivelo de la koncerna fluaĵo, ekzemple lakto aŭ akvo, altiĝas, kaj fine la fluaĵo fluas ekster la kaserolo aŭ poto aŭ kia ajn ujo? Mi trovis "elkuri" kaj "transboli", sed mi ne estas certa ke ĉi tiuj vortoj taŭgas (speciale ĉar Google ne donas al mi multajn rezultojn por ili) - ĉu iu povas konfirmi ilin por mi?

Anticipe dankon

Rugxdoma (顯示個人資料) 2015年3月29日上午10:25:49

123xyz:Saluton,

Ĉu iu povas diri al mi, kio estus la esperanta traduko de "to flow over, boil over", kun la senso ke la nivelo de la koncerna fluaĵo, ekzemple lakto aŭ akvo, altiĝas, kaj fine la fluaĵo fluas ekster la kaserolo aŭ poto aŭ kia ajn ujo? Mi trovis "elkuri" kaj "transboli", sed mi ne estas certa ke ĉi tiuj vortoj taŭgas (speciale ĉar Google ne donas al mi multajn rezultojn por ili) - ĉu iu povas konfirmi ilin por mi?

Anticipe dankon
Mia sveda vortaro donas "superrandiĝi".

sudanglo (顯示個人資料) 2015年3月29日下午12:02:47

'transboli' estas tute klara, kaj eĉ troviĝas en Zamenhofa teksto (Fabeloj de Anderson)

123xyz (顯示個人資料) 2015年3月29日下午7:26:35

Dankon por la respondoj - miaj duboj estas solvitaj.

回到上端