Al la enhavo

Malica plezuro

de 123xyz, 2015-aprilo-03

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

123xyz (Montri la profilon) 2015-aprilo-03 08:08:34

Saluton,

Ĉu iu mi povas diri, kiel oni esprimas en Esperanto la ideon de "Schadenfreude" aŭ "gloating", t.e malica plezuro, kiun oni sentas specife ĉar aliaj suferas? Ĉu ekzistas iu kunmetaĵo?

Plie, se mi volas diri "don't gloat", kiel mi farus ĝin? Mi pensan ke ne eblas diri nur "ne sentu malican plezuron" - ĉi tio sonas tre malnatura, laŭ mi.

Anticipe dankon

Sxak (Montri la profilon) 2015-aprilo-03 10:23:53

Mia vortaro respondas "malica ĝojo" Kaj mi trovis, ke Z almenaŭ foje uzis "malica kontenteco"
Z:

La laboristinoj levis la kapojn kaj rigardis la venintinon, unuj kun scivoleco, aliaj kun ironio kaj malica kontenteco.

123xyz (Montri la profilon) 2015-aprilo-03 10:42:19

Kaj konsiderante ke la Esperanto permesas tute liberan derivadon de vortoj, mi povas kunigi "malica" kaj "ĝojo" por akiri la verbon "malicĝoji", kun la senco "senti plezuron dum aliaj suferas", ĉu ne?

sudanglo (Montri la profilon) 2015-aprilo-03 11:05:17

to gloat - ĝojaĉi

123xyz (Montri la profilon) 2015-aprilo-04 08:11:29

Dankon por la respondo - mi vidas, kiel la postafikso "-aĉ-" povas helpi al mi atingi la deziritan sencon.

Rugxdoma (Montri la profilon) 2015-aprilo-04 19:55:18

Mia sveda vortaro respondas "malica ĝojo".

Simon_Gauvain (Montri la profilon) 2015-aprilo-04 21:26:55

123xyz:Kaj konsiderante ke la Esperanto permesas tute liberan derivadon de vortoj, mi povas kunigi "malica" kaj "ĝojo" por akiri la verbon "malicĝoji", kun la senco "senti plezuron dum aliaj suferas", ĉu ne?
Jes, sed tio ne estas tre utila, ĉar "malice ĝoji" signifas la samon, kaj estas pli komprenebla kaj elparolebla... vi ne bezonas esprimi ĉion per kunmetitaj vortoj.

Reen al la supro