Přejít k obsahu

Malica plezuro

od uživatele 123xyz ze dne 3. dubna 2015

Příspěvky: 7

Jazyk: Esperanto

123xyz (Ukázat profil) 3. dubna 2015 8:08:34

Saluton,

Ĉu iu mi povas diri, kiel oni esprimas en Esperanto la ideon de "Schadenfreude" aŭ "gloating", t.e malica plezuro, kiun oni sentas specife ĉar aliaj suferas? Ĉu ekzistas iu kunmetaĵo?

Plie, se mi volas diri "don't gloat", kiel mi farus ĝin? Mi pensan ke ne eblas diri nur "ne sentu malican plezuron" - ĉi tio sonas tre malnatura, laŭ mi.

Anticipe dankon

Sxak (Ukázat profil) 3. dubna 2015 10:23:53

Mia vortaro respondas "malica ĝojo" Kaj mi trovis, ke Z almenaŭ foje uzis "malica kontenteco"
Z:

La laboristinoj levis la kapojn kaj rigardis la venintinon, unuj kun scivoleco, aliaj kun ironio kaj malica kontenteco.

123xyz (Ukázat profil) 3. dubna 2015 10:42:19

Kaj konsiderante ke la Esperanto permesas tute liberan derivadon de vortoj, mi povas kunigi "malica" kaj "ĝojo" por akiri la verbon "malicĝoji", kun la senco "senti plezuron dum aliaj suferas", ĉu ne?

sudanglo (Ukázat profil) 3. dubna 2015 11:05:17

to gloat - ĝojaĉi

123xyz (Ukázat profil) 4. dubna 2015 8:11:29

Dankon por la respondo - mi vidas, kiel la postafikso "-aĉ-" povas helpi al mi atingi la deziritan sencon.

Rugxdoma (Ukázat profil) 4. dubna 2015 19:55:18

Mia sveda vortaro respondas "malica ĝojo".

Simon_Gauvain (Ukázat profil) 4. dubna 2015 21:26:55

123xyz:Kaj konsiderante ke la Esperanto permesas tute liberan derivadon de vortoj, mi povas kunigi "malica" kaj "ĝojo" por akiri la verbon "malicĝoji", kun la senco "senti plezuron dum aliaj suferas", ĉu ne?
Jes, sed tio ne estas tre utila, ĉar "malice ĝoji" signifas la samon, kaj estas pli komprenebla kaj elparolebla... vi ne bezonas esprimi ĉion per kunmetitaj vortoj.

Zpět na začátek