Đi đến phần nội dung

Problemo pri la biblio

viết bởi Miland, Ngày 23 tháng 8 năm 2015

Tin nhắn: 11

Nội dung: Esperanto

Miland (Xem thông tin cá nhân) 16:35:42 Ngày 29 tháng 8 năm 2015

Miakomprene, la greka vorto ἐγένετο uziĝas en pli ol unu senso. La senso dependas de la kunteksto. Pro tio, estas juste fari la demandon "kiel interpretis la grekan pasintaj tradukistoj"? Mi trovis ne unu anglalingvan tradukon el la pra-greka kiu ne tradukis la verbon en la senso "venis". Tio enhavas katolikajn tradukojn ekz. Douay-Rheims, New American Bible, New Jerusalem Bible. (Wycliffe kaj liaj kunlaborantoj, kiuj laboris en la 14-a jarcento, tradukis la latinan "facta est" ).

Quay lại