Al la enhavo

Volapük Paspiköl (Parolata Volapuko)

de Bruso, 2015-septembro-20

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

Bruso (Montri la profilon) 2015-septembro-20 00:50:01

Volapük Paspiköl [1],[2],[3],[4],kaj [5]

erinja (Montri la profilon) 2015-septembro-20 02:49:24

Bedaŭrinde ke estas tre malfacile aŭdi la vortojn pro la tre brua siblado en la fono.

Bruso (Montri la profilon) 2015-septembro-20 11:11:36

erinja:Bedaŭrinde ke estas tre malfacile aŭdi la vortojn pro la tre brua siblado en la fono.
Ĉu vi aŭskultis nur la unuan? La ceteraj estas pli bonaj.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-septembro-20 11:47:44

Laŭ mi por latinida denaska parolanto Volapük estus penege lernebla.

lunaris_filia (Montri la profilon) 2015-septembro-20 11:52:57

Estas tre bone. Oni bezonas pli paroli tiajn kreitajn lingvojn, kiel Volapukon, por konfiti ilin.

Fredob ad lilön filmotülis somik, kels oyufons ad dakipön dinädi mekavapüka asä Volapüka, cedü ob.

shanoxilt (Montri la profilon) 2015-septembro-20 18:33:36

lunaris_filia:
Fredob ad lilön filmotülis somik, kels oyufons ad dakipön dinädi mekavapüka asä Volapüka, cedü ob.
Bruso:Volapük Paspiköl
Aliĝi nin! /r/Volapuk

cellus (Montri la profilon) 2015-septembro-27 19:27:15

Dankon por la klarigo. Mi ne povis kompreni "paspiköl", ke estis io pri parolado, mi komprenis. Estas pli facile se oni scias iom de germana aŭ angla. Kaj oni ankaŭ devas memori ke f povas esti prononcata kiel kaj f kaj v. Tiam "lofön" fariĝas tute klara. Imagu germanon kiu prononcas la anglan "love" kaj metas germanan infinitivan finaĵon -en (kiu preskaŭ sonas ön en miaj svedaj oreloj, kaj vi facile memoras. Simila afero pri "kanön" kaj "komön".

Ĉu vi trovis la strukturajn similecojn kun esperanto?

Tre interesa lingvo, vere.

Bruso (Montri la profilon) 2015-oktobro-01 20:43:29

cellus:Mi ne povis kompreni "paspiköl", ke estis io pri parolado, mi komprenis.
p = pasivo
a = prezenco
spik = "paroli"
öl = participo

robbkvasnak (Montri la profilon) 2015-oktobro-01 20:57:33

Jam antaŭ ĉ. 100 jaroj oni komprenis ke V. estas perdita afero

lunaris_filia (Montri la profilon) 2015-oktobro-10 15:45:48

cellus:Kaj oni ankaŭ devas memori ke f povas esti prononcata kiel kaj f kaj v. Tiam "lofön" fariĝas tute klara.
Estas mia plezuro, renkonti iun, kiu ĝuas lerni Volapukon!

Sciado de la germana estas eble utila, sed mi ne opinias, ke tio necesas.

Oni devas rimarki, ke literon "f" en Volapuko oni prononci NUR kiel /f/ en la angla kaj NENIAM kiel /v/ (laŭ "Gramat Volapüka" skribita de D-ro de Jong).

Por klarigi, "lofön" signifas en Esperanto "oferti" NE "ami". Oni uzas "löfön" Volapuke por la vorto "ami".

Volapukistoj ofte uzas la umlaŭton (aŭ la tremaon) por indiki, ĉu la verbo estas transitiva ĉu netransitiva. Ekzemple:

noyön = droni; nöyön = dronigi.
stopön = halti; stöpön = haltigi.
kukön = boli; kükön = boligi.
k.s.

Eble la umlaŭto indikas diferencon inter du similaj verboj. Ekzemple:

komön = ĉeesti; kömön = veni.

Sed tio ne troviĝas en "Gramat Vp.=a".

Ankaŭ estas aliaj manieroj por indiki la transitivecon. Ekzemple:

stunön = miri; stunikön = iĝi mira; stunükön = mirigi.
klülön = esti klara; klülikön = klariĝi; klülükön = klarigi.

deadön = morti; deidön = mortigi.
sveamön = flosi; sveimön = flosigi.

cenön = ŝanĝiĝi; cänön = ŝanĝi; ceinön = transformi.

k.s.

Ĉu ne estas rimarkinde, vidi tiom da umlaŭtoj antaŭ viaj okuloj? ridulo.gif

Reen al la supro