Į turinį

Mi serĉas vorton

SPadern, 2016 m. vasaris 17 d.

Žinutės: 7

Kalba: Esperanto

SPadern (Rodyti profilį) 2016 m. vasaris 17 d. 18:52:17

Mi serĉas vorton.
Se mi volus ke vi donu ion al mi, eble vi ne volus tuj doni ĝin al mi. Eble vi volus ke mi unue donu ion al vi, ekzemple monon. Oni diras ke vi volas ion ... (adverbo)

Angle: "to want something in return"

nornen (Rodyti profilį) 2016 m. vasaris 17 d. 20:40:41

Intersxangxe?

noureddin (Rodyti profilį) 2016 m. vasaris 17 d. 20:47:14

Eble 'reciproke'? ESPDIC diras tion.

thyrolf (Rodyti profilį) 2016 m. vasaris 17 d. 22:26:11

noureddin:Eble 'reciproke'? ESPDIC diras tion.
... kiel rekompenco, rekompence

sergejm (Rodyti profilį) 2016 m. vasaris 18 d. 05:15:12

Vortaro de Kondratjev donas tradukojn 'anstataŭe' kaj 'interŝanĝe'

Тerurĉjo (Rodyti profilį) 2016 m. vasaris 18 d. 15:18:39

kiam oni donas ion unu al la alia reciproke, oni diras, ke oni interŝanĝas

opalo (Rodyti profilį) 2016 m. vasaris 18 d. 22:36:49

"To want something in return" = volas aŭ deziras rekompencon / ion rekompence, t.e. mono aŭ alia speco de pago.

Se ne koncernas pagadon: deziras interdoni (reciproke).

Atgal į pradžią