У садржају

Kaj kaj Kaj

од usonano78, 12. мај 2016.

Поруке: 6

Језик: Esperanto

usonano78 (Погледати профил) 12. мај 2016. 00.51.04

Kial oni vere uzas kaj antaŭ du adjektivoj?

Ekzemple: "Ŝi estas kaj bela kaj altstatura."

Oni devus uzi kaj antaŭ ambaŭ adjektivoj, sed estas iom redunda.

nornen (Погледати профил) 12. мај 2016. 02.40.41

Ŝi estas bela kaj altstatura. = She is beautiful and tall.
Ŝi estas kaj bela kaj altstatura. = She is both beautiful and tall. = She is beautiful as well as tall.

vejktoro (Погледати профил) 12. мај 2016. 04.41.09

usonano78:Kial oni vere uzas kaj antaŭ du adjektivoj?

Ekzemple: "Ŝi estas kaj bela kaj altstatura."

Oni devus uzi kaj antaŭ ambaŭ adjektivoj, sed estas iom redunda.
She is both beautiful and tall.... redunda maybe, but I like her already.

Alkanadi (Погледати профил) 15. мај 2016. 08.43.15

She is both beautiful and tall.
Ŝi estas kaj bela kaj altstatura.

She is neither beautiful nor tall.
Ŝi estas nek bela nek altstatura.

She is either beautiful or tall.
Ŝi estas aŭ bela aŭ altstatura.

usonano78 (Погледати профил) 15. мај 2016. 22.55.12

Mi ja komprenas jam tion, kion la frazo signifas. Mi nur sentas, ke la uzo de "kaj" duoble strangas. Komprenable la ideo estas "both this and that", sed kial oni ne uzas "ambaŭ"? Ĉu estas ia konversacia lingvo?

La PMEG paĝo interesas.

PMEG diras, ke la duobla "kaj" estas por emfazi ion. Se oni ne volas emfazi, devus oni uzi la vorto "ambaŭ"?

melitopolano (Погледати профил) 16. мај 2016. 04.10.11

usonano78: Mi nur sentas, ke la uzo de "kaj" duoble strangas. Komprenable la ideo estas "both this and that", sed kial oni ne uzas "ambaŭ"?
Esperanto ne devas funkcii tiel same, kiel la Angla. Frazoj "kaj..., kaj..." ŝajnas absolute naturaj kaj estas vaste uzataj, ekzemple, en la Rusa: Ŝi estas kaj bela kaj altstatura. = Ona i krasivaja, i visokaja.

Вратите се горе