Al la enhavo

Kiel povas trovi An, Bn kaj Cn en Ax+By=C el (x1,y1) kaj (x2,y2)?

de Grown, 2016-decembro-20

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

Grown (Montri la profilon) 2016-decembro-20 10:41:32

Kiel povas trovi An, Bn kaj Cn en Ax+By=C el (x1,y1) kaj (x2,y2)? Mi studas matematikon, kaj mi aĉetis libron pri matematiko el thrift store (Wikidata item Q153551), do la libro ne estas la plej bona. La angla ĉiam eblas konfuzi min, kaj la libro uzas la anglan malpli bone ol plej matematikaj libroj. Eraroj estas en la responda parto (read: answer key), kaj la parto kiu ekspliku rektajn ekvaciojn ne eksplikas ĉion pri tio. Mi sendube serĉis en la partoj kiu ekspliku rektajn ekvaciojn.

Frano (Montri la profilon) 2016-decembro-20 18:17:21

Ax+By=C estas ekvacio de la rekto pasanta tra du punktoj (x1,y1) kaj (x2,y2).

Ax+By=C
Ax1+By1=C
Ax2+By2=C

Ni subtrahu la lastan ekvacion de la unuaj du:
A(x-x2)+B(y-y2)=0
A(x1-x2)+B(y1-y2)=0

A(x-x2)=-B(y-y2)
A(x1-x2)=-B(y1-y2)

Tiam:
(x-x2)/(x1-x2)=(y-y2)/(y1-y2)
(x-x2)(y1-y2)=(y-y2)(x1-x2)
x(y1-y2) –y(x1-x2)=y2x2-y2x1-x2y2+x2y1

x(y1-y2) –y(x1-x2)= x2y1-y2x1

Do:
A=y1-y2
B=x2-x1
C=x2y1-x1y2

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2016-decembro-20 22:42:15

Fakte la ekvacio povas havi infinitan nombron da solvoj. Ekzemple (A,B,C) = (0,0,0) ĉiam estas valida solvo, sed ĝi verŝajne ne estas la solvo, kiun vi serĉas.

La du ekvacioj estas:
x1·a + y1·b = c
x2·a + y2·b = c

Skribita per matricoj, tiu estas:
[ x1 y1 ] · [ a ] = [ c ]
[ x2 y2 ] . [ b ] . [ c ]

Aŭ iom alie:
[ x1 y1 -1 ] · [ a ] = [ 0 ]
[ x2 y2 -1 ] . [ b ] . [ 0 ]
.................... [ c ]

Do:
[ a ] ∈ ker [ x1 y1 -1 ]
[ b ] ......... [ x2 y2 -1 ]
[ c ]

Grown (Montri la profilon) 2016-decembro-21 09:00:41

Frano:
Tiam:
(x-x2)/(x1-x2)=(y-y2)/(y1-y2)
(x-x2)(y1-y2)=(y-y2)(x1-x2)
x(y1-y2) –y(x1-x2)=y2x2-y2x1-x2y2+x2y1

x(y1-y2) –y(x1-x2)= x2y1-y2x1
Mi opinias ke vi devis skribi pli eksplicite dum tiu paso. Mi ne komprenas tion, sed mi provos kion mi komprenis ĝis vi respondas.

Frano (Montri la profilon) 2016-decembro-21 10:34:32

Grown: Mi opinias ke vi devis skribi pli eksplicite dum tiu paso.
Se S=T kaj U=V, tiam S / U = T / V
Tute simile diviginte A(x-x2) = -B(y-y2) per A(x1-x2) = -B(y1-y2)
ni vidas ke (x-x2) / (x1-x2) = (y-y2) / (y1-y2)

post simplaj transformoj ni ricevas:
x(y1-y2) –y(x1-x2) = x2y1-y2x1
Ĉar
xA+yB=C
Do:
A = y1-y2
B = -(x1-x2) = x2-x1
C = x2y1-x1y2

Grown (Montri la profilon) 2016-decembro-21 10:46:09

Frano:
Grown: Mi opinias ke vi devis skribi pli eksplicite dum tiu paso.
Se S=T kaj U=V, tiam S / U = T / V
Tute simile diviginte A(x-x2) = -B(y-y2) per A(x1-x2) = -B(y1-y2)
ni vidas ke (x-x2) / (x1-x2) = (y-y2) / (y1-y2)

post simplaj transformoj ni ricevas:
x(y1-y2) –y(x1-x2) = x2y1-y2x1
Ĉar
xA+yB=C
Do:
A = y1-y2
B = -(x1-x2) = x2-x1
C = x2y1-x1y2
Mi ne scripova pri matematiko.

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2016-decembro-21 10:57:26

Do kio estas via demando?

Grown (Montri la profilon) 2016-decembro-21 13:08:01

Fenris_kcf:Do kio estas via demando?
Mi ne sciis ke mi ne komprenas tion, sed nun kiam mi scias tion, mi diras ke mi ne estas scripova pri matematiko. Mi demandis antaŭ mi scias ke mi ne komprenas la respondon.

Altebrilas (Montri la profilon) 2016-decembro-21 21:40:47

La unua afero estas starigi klare la problemon, iu ajn estu la lingvo.

Ĉu temas pri trovi la ekvacion de rekta linio A*x+B*y+C kiu trairas la punktojn P1(x1,y1) kaj P2(x2,y2) ?
Ĉu P1 kaj P2 povas esti la sama punkto? (P1=P2)

Grown (Montri la profilon) 2016-decembro-22 06:59:39

Altebrilas:La unua afero estas starigi klare la problemon, iu ajn estu la lingvo.
Malklare. Kiel oni starigas problemon?

Altebrilas:Ĉu temas pri trovi la ekvacion de rekta linio A*x+B*y+C kiu trairas la punktojn P1(x1,y1) kaj P2(x2,y2) ?
Ne, la ekvacio estas Ax+By = C, nek A*x+B*y+C. A*x+B*y+C ne estas ekvacio, estas matematika esprimo.

Altebrilas:Ĉu P1 kaj P2 povas esti la sama punkto? (P1=P2)
Tiukaze, ne.

Reen al la supro