İçerik Görüntüleme

Pri la verbo pensi = li estas pensonta

başlangıç pace, 11 Nisan 2017

Mesajlar: 7

Dil: Esperanto

pace (Profili görüntüle) 11 Nisan 2017 16:52:13

Jen demando, Ĉu oni povas "esti pensonta".
Laŭ mi oni pensas nur en la nuntempo.

Amiko kiu lernas esperanton skribas ke li “estas pensonta” ke Esperanto
estas komplika lingvo.


Kion vi opinias pri tio?

DuckFiasco (Profili görüntüle) 12 Nisan 2017 03:25:08

Jes, nek al mi tiu ne havas klaran sencon. "estos pensanta" povus esti humora manero diri "mi supozas", sed "estas pensonta" mi ne scias... la verbo ne estas kiel aliaj tujaj agoj: mi estas manĝonta, mi estas forironta, ktp.

Grown (Profili görüntüle) 13 Nisan 2017 06:51:04

pace:
Jen demando, Ĉu oni povas "esti pensonta".
Laŭ mi oni pensas nur en la nuntempo.

Amiko kiu lernas esperanton skribas ke li “estas pensonta” ke Esperanto
estas komplika lingvo.


Kion vi opinias pri tio?
Esperanto ne estas komplika, estas improvizita. Ekzemple, mi metus aliajn pro-vortospecojn en la tablon da korelativoj, ekzemple pro-verbojn kaj pro-prepoziciojn. Sed ke mia metaĵo estas bona estas nur mia opinio, ĉar en arto preskaŭ ĉio estas opinio.

soweli_Elepanto (Profili görüntüle) 25 Haziran 2017 19:22:22

Li estas pensonta, ke Esperanto estas komplika lingvo.
Laŭ mi, la frazo estas gramatike tute ĝusta. Gi signifas "He is about to think that Esperato is too complex language."

Esti *onta = To be about to (do smth)
Esti pensonta, ke ... = To be about to think that ... / To be ready to think that ...

Cetere, oni tre malofte uzas tiaspecajn esprimojn, ĉar ekzistas pli kompreneblaj variantoj por esprimi la saman ideon.

soweli_Elepanto (Profili görüntüle) 25 Haziran 2017 19:35:22

DuckFiasco:"Mi estos pensanta" povus esti humora manero diri "mi supozas"
Fakte, Mi estos pensanta = I will be thinking

Ĉiu el la frazoj estas laŭvorta traduko de la alia, ĉu ne?

raffadalbo (Profili görüntüle) 26 Haziran 2017 12:09:06

soweli_Elepanto:
Li estas pensonta, ke Esperanto estas komplika lingvo.
Laŭ mi, la frazo estas gramatike tute ĝusta. Gi signifas "He is about to think that Esperato is too complex language."

Esti *onta = To be about to (do smth)
Esti pensonta, ke ... = To be about to think that ... / To be ready to think that ...

Cetere, oni tre malofte uzas tiaspecajn esprimojn, ĉar ekzistas pli kompreneblaj variantoj por esprimi la saman ideon.
soweli_Elepanto:
DuckFiasco:"Mi estos pensanta" povus esti humora manero diri "mi supozas"
Fakte, Mi estos pensanta = I will be thinking

Ĉiu el la frazoj estas laŭvorta traduko de la alia, ĉu ne?
Jes, mi tute konsentas.

Bilbo22 (Profili görüntüle) 15 Ağustos 2017 08:48:20

pace:
Jen demando, Ĉu oni povas "esti pensonta".
Laŭ mi oni pensas nur en la nuntempo.

Amiko kiu lernas esperanton skribas ke li “estas pensonta” ke Esperanto
estas komplika lingvo.


Kion vi opinias pri tio?
Laŭ mi, ni ĉiuj, ĉiam estas pensonta, sed al kion pensos ni ? Tie staras la demando ridulo.gif
Tiukase, "...estos pensanta/pensonta" pli taŭkus.

Başa geri dön