目次へ

Demanda frazo kiel subjekto

ito,2017年11月3日の

メッセージ: 5

言語: Esperanto

ito (プロフィールを表示) 2017年11月3日 6:08:42

Oni kredeble povas uzi ke-frazon kiel subjekto jene:
  (1) Okazis, ke la reĝino mortis.

Do, ĉu oni ankaŭ povas uzi demandan-frazon kiel subjekto jene?
  (2) Ĉu pluvos aŭ ne, estos(estas?) grave por ni.

Se ne, kiel oni esprimas (2) ?

nornen (プロフィールを表示) 2017年11月3日 6:33:19

Jes, subpropozicioj kaj deklaraj (ke) kaj demandaj (ĉu) povas kaj rajtas roli kiel subjekto.

Ambaŭ viaj ekzemploj estas tute ĝustaj.

Oni povas esprimi (2) tiel, kiel vi esprimis ĝin.

ito (プロフィールを表示) 2017年11月3日 9:33:25

nornen

dankon ありがとう
Mi dankas  ありがとうございました
Mi dankas pro via konsilo(sugesto, instruo)  ご助言(ご示唆, ご教示)に感謝します <(_ _)>

nornen (プロフィールを表示) 2017年11月4日 3:52:19

Nedankinde.

For de via demando:

Kiel vi vortigus viajn propoziciojn japane?

Mi mallerte kaj malsperte klopodus tiel:
女王の死んだことが起こった。
明日雨の降るかどうかは我々にとって重要だ。

Kvankam miaj klopodoj estas malĝustaj, ĉu japanulo komprenus min?

ito (プロフィールを表示) 2017年11月4日 5:51:45

nornen:Kiel vi vortigus viajn propoziciojn japane?

Mi mallerte kaj malsperte klopodus tiel:
女王の死んだことが起こった。
明日雨の降るかどうかは我々にとって重要だ。
女王ぬということが起こった。
明日雨降るかどうかは()我々にとって重要だ。

nornen:Kvankam miaj klopodoj estas malĝustaj, ĉu japanulo komprenus min?
Kvankam ili iomete strange sonas en oreloj de japanoj sed kredebe kompreniĝas sen miskompreno.

先頭にもどる