Al la enhavo

"preskaux sxi kantis, tremis la vitroj" = "tre mallonge antaux ke si finis kanti, tremis la vitroj" ??

de amigueo, 2017-novembro-16

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2017-novembro-16 14:25:38

mia dubo:

mia dubo:
"preskaux sxi kantis, tremis la vitroj"
=
"tre mallonge antaux ke sxi finis kanti, tremis la vitroj" ???

koran dankon

tommjames (Montri la profilon) 2017-novembro-16 18:44:32

Laŭ mi tia frazo ne estas bona. Sen mencio de la fino de la kantado, ne estas klare, al kio 'preskaŭ' rilatas.

Vi povus revortigi "Kiam ŝi preskaŭ finis kanti, tremis la vitroj".

amigueo (Montri la profilon) 2017-novembro-16 19:46:55

dankon
eble:
"(kun) sxi preskaux kantinta, tremis la vitroj" ??

tommjames (Montri la profilon) 2017-novembro-16 20:22:44

Kun 'kun' mi supozas ke tiu frazo estas akceptebla, tamen mi verŝajne ne uzus ĝin. Se uzi la participon, mi preferus diri "kiam ŝi estis preskaŭ kantinta" anstataŭ "kun ŝi preskaŭ kantinta". Alia vortigo povus esti "preskaŭ kantinte, ŝi tremigis la vitrojn".

thyrolf (Montri la profilon) 2017-novembro-17 10:32:29

"preskaux sxi kantis, tremis la vitroj"

"preskaŭ ŝi kantis" signifas "ŝi ne kantis, sed nur malmulte (tempo, instigo, kuraĝo ... ) mankis por ke ŝi kantis"

kaj la tuta frazo signifas: "preskaŭ ŝi kantis kaj tremis la vitroj", t.e. du okazaĵoj sen alia rilato ol samtempeco, kiel ekzemple en poemoj:

preskaŭ ŝi kantis, tremis la vitroj,
ĉar trajnoj rapidaj
rulegis najbare

klaĉis fraŭlinoj, fumis la viroj,
ĉar ĉiu sopiris
tagmezan bufedon.

brabrabra etcetera

Metsis (Montri la profilon) 2017-novembro-17 11:21:35

amigueo,

Estas diskuto en ĉi tiu forumo pri senco de la vorto apenaŭ, kiu egalas la esprimon preskaŭ ne. La diskuto tanĝas vian demandon, kvankam apenaŭ... kiam (kaj ankaŭ preskaŭ... kiam) uzas iom pli malsimile ol la nura partikulo apenaŭ resp. preskaŭ. Vidu la ekzemplojn de sudanglo ĉe la unua paĝo.

amigueo (Montri la profilon) 2017-novembro-17 11:26:03

thyrolf:"preskaux sxi kantis, tremis la vitroj"
"preskaŭ ŝi kantis" signifas "ŝi ne kantis, sed nur malmulte (tempo, instigo, kuraĝo ... ) mankis por ke ŝi kantis"

kaj la tuta frazo signifas: "preskaŭ ŝi kantis kaj tremis la vitroj", t.e. du okazaĵoj sen alia rilato ol samtempeco, kiel ekzemple en poemoj:

preskaŭ ŝi kantis, tremis la vitroj,
ĉar trajnoj rapidaj
rulegis najbare

klaĉis fraŭlinoj, fumis la viroj,
ĉar ĉiu sopiris
tagmezan bufedon.

brabrabra etcetera
dankegon, kaj la poema inspiro belas!

amigueo (Montri la profilon) 2017-novembro-17 11:33:27

Metsis:amigueo,

Estas diskuto en ĉi tiu forumo pri senco de la vorto apenaŭ, kiu egalas la esprimon preskaŭ ne. La diskuto tanĝas vian demandon, kvankam apenaŭ... kiam (kaj ankaŭ preskaŭ... kiam) uzas iom pli malsimile ol la nura partikulo apenaŭ resp. preskaŭ. Vidu la ekzemplojn de sudanglo ĉe la unua paĝo.
[/quote

dankon, Metsis
se PRESKAŬ KIAM kaj APENAŬ KIAM, tio estas pli klara, tamem mia radika dubo estas pri KIAM.

por eviti verbojn dutensaj, ekz "kiam ŝi kantintos, tremos vitroj" mi provis "kiam ŝi kantis, tremos vitroj".
ĉu tiu uzo ĝustas aŭ kompreneblas? ridulo.gif

amigueo (Montri la profilon) 2017-novembro-17 11:39:24

tommjames:Kun 'kun' mi supozas ke tiu frazo estas akceptebla, tamen mi verŝajne ne uzus ĝin. Se uzi la participon, mi preferus diri "kiam ŝi estis preskaŭ kantinta" anstataŭ "kun ŝi preskaŭ kantinta". Alia vortigo povus esti "preskaŭ kantinte, ŝi tremigis la vitrojn".
dankon,
"preskaŭ kantinte, ŝi aŭdis vitrojn tremi", tio pensigas ke "preskaŭ kiam kantintis ŝi, vitroj tremis" povus validi (??)

tommjames (Montri la profilon) 2017-novembro-17 11:56:15

amigueo:"preskaŭ kiam kantintis ŝi, vitroj tremis" povus validi (??)
Mi vidas nenion malĝustan en ĝi.

Reen al la supro