"preskaux sxi kantis, tremis la vitroj" = "tre mallonge antaux ke si finis kanti, tremis la vitroj" ??
จาก amigueo, 16 พฤศจิกายน 2017
ข้อความ 11
ภาษา: Esperanto
amigueo (แสดงโปรไฟล์) 16 พฤศจิกายน 2017, 14:25:38
mia dubo:
"preskaux sxi kantis, tremis la vitroj"
=
"tre mallonge antaux ke sxi finis kanti, tremis la vitroj" ???
koran dankon
tommjames (แสดงโปรไฟล์) 16 พฤศจิกายน 2017, 18:44:32
Vi povus revortigi "Kiam ŝi preskaŭ finis kanti, tremis la vitroj".
amigueo (แสดงโปรไฟล์) 16 พฤศจิกายน 2017, 19:46:55
eble:
"(kun) sxi preskaux kantinta, tremis la vitroj" ??
tommjames (แสดงโปรไฟล์) 16 พฤศจิกายน 2017, 20:22:44
thyrolf (แสดงโปรไฟล์) 17 พฤศจิกายน 2017, 10:32:29
"preskaŭ ŝi kantis" signifas "ŝi ne kantis, sed nur malmulte (tempo, instigo, kuraĝo ... ) mankis por ke ŝi kantis"
kaj la tuta frazo signifas: "preskaŭ ŝi kantis kaj tremis la vitroj", t.e. du okazaĵoj sen alia rilato ol samtempeco, kiel ekzemple en poemoj:
preskaŭ ŝi kantis, tremis la vitroj,
ĉar trajnoj rapidaj
rulegis najbare
klaĉis fraŭlinoj, fumis la viroj,
ĉar ĉiu sopiris
tagmezan bufedon.
brabrabra etcetera
Metsis (แสดงโปรไฟล์) 17 พฤศจิกายน 2017, 11:21:35
Estas diskuto en ĉi tiu forumo pri senco de la vorto apenaŭ, kiu egalas la esprimon preskaŭ ne. La diskuto tanĝas vian demandon, kvankam apenaŭ... kiam (kaj ankaŭ preskaŭ... kiam) uzas iom pli malsimile ol la nura partikulo apenaŭ resp. preskaŭ. Vidu la ekzemplojn de sudanglo ĉe la unua paĝo.
amigueo (แสดงโปรไฟล์) 17 พฤศจิกายน 2017, 11:26:03
thyrolf:"preskaux sxi kantis, tremis la vitroj"dankegon, kaj la poema inspiro belas!
"preskaŭ ŝi kantis" signifas "ŝi ne kantis, sed nur malmulte (tempo, instigo, kuraĝo ... ) mankis por ke ŝi kantis"
kaj la tuta frazo signifas: "preskaŭ ŝi kantis kaj tremis la vitroj", t.e. du okazaĵoj sen alia rilato ol samtempeco, kiel ekzemple en poemoj:
preskaŭ ŝi kantis, tremis la vitroj,
ĉar trajnoj rapidaj
rulegis najbare
klaĉis fraŭlinoj, fumis la viroj,
ĉar ĉiu sopiris
tagmezan bufedon.
brabrabra etcetera
amigueo (แสดงโปรไฟล์) 17 พฤศจิกายน 2017, 11:33:27
Metsis:amigueo,
Estas diskuto en ĉi tiu forumo pri senco de la vorto apenaŭ, kiu egalas la esprimon preskaŭ ne. La diskuto tanĝas vian demandon, kvankam apenaŭ... kiam (kaj ankaŭ preskaŭ... kiam) uzas iom pli malsimile ol la nura partikulo apenaŭ resp. preskaŭ. Vidu la ekzemplojn de sudanglo ĉe la unua paĝo.
[/quote
dankon, Metsis
se PRESKAŬ KIAM kaj APENAŬ KIAM, tio estas pli klara, tamem mia radika dubo estas pri KIAM.
por eviti verbojn dutensaj, ekz "kiam ŝi kantintos, tremos vitroj" mi provis "kiam ŝi kantis, tremos vitroj".
ĉu tiu uzo ĝustas aŭ kompreneblas?
amigueo (แสดงโปรไฟล์) 17 พฤศจิกายน 2017, 11:39:24
tommjames:Kun 'kun' mi supozas ke tiu frazo estas akceptebla, tamen mi verŝajne ne uzus ĝin. Se uzi la participon, mi preferus diri "kiam ŝi estis preskaŭ kantinta" anstataŭ "kun ŝi preskaŭ kantinta". Alia vortigo povus esti "preskaŭ kantinte, ŝi tremigis la vitrojn".dankon,
"preskaŭ kantinte, ŝi aŭdis vitrojn tremi", tio pensigas ke "preskaŭ kiam kantintis ŝi, vitroj tremis" povus validi (??)
tommjames (แสดงโปรไฟล์) 17 พฤศจิกายน 2017, 11:56:15
amigueo:"preskaŭ kiam kantintis ŝi, vitroj tremis" povus validi (??)Mi vidas nenion malĝustan en ĝi.
