Contenido

Ĉu infinitivo ne priskribas konkretan substantivon?

de ito, 23 de noviembre de 2017

Aportes: 45

Idioma: Esperanto

ito (Mostrar perfil) 23 de noviembre de 2017 04:53:07

Saluton ĉiuj!

Infinitivo fojfoje priskribas deversajn parolpartojn.

- kapablas paroli.
- kapabla paroli.
- kapablo paroli.

Do oni kredeble povas diri jene:
- Mi havas deziron veturi al Parizo.

Nun mi volas demandi: Se la prisikribata parolparto estas substantivo, ĉu ĝi devas esti abstrakta afero ekz. espero, bozono, devo, propono, emo ks.. Ĉu jena frazo, en kiu la infinitivo priskrbas konkretan substantivon, ne ĝustas?

- Tio estas trajno veturi al Parizo.

Mi legis pri tiu menciita deveco en unu lerno-retpaĝo en la japana. Sed mi dubas ĝin, ĉar laŭ mia penso, ĉu priskribata substantivo estas abstrakta aŭ konkreta, neniel rilatas al sintakso.

Antaŭdankon

sergejm (Mostrar perfil) 23 de noviembre de 2017 05:05:00

Tio estas trajno por veturi al Parizo

Metsis (Mostrar perfil) 23 de noviembre de 2017 08:40:40

Al mi taŭgas ankaŭ:

Tio estas trajno per kiu veturi al Osaka.

sed mi ne estas guruo.

ito (Mostrar perfil) 23 de noviembre de 2017 12:11:54

En la frazo "Tio estas trajno veturi al Parizo", la subjekto estas ja tiu veturilo. Eblas ankaŭ tiel esprimi "La veturilo estas trajno al Parizo".

PIV diras pri 'veturi': (pp veturilo) Translokiĝi: veturas ŝipo, biciklo, fiakro; li falis sub la radojn de veturanta vagonaro; la kaleŝo veturis kun ili pluen.

Metsis,

Do, "Tio estas trajno per kiu veturi al Osaka." estas stranga, ĉar veturilo ne verturas per veturilo. Certe vetrilo per si mem veturas.

sergejm,

Mi volas demandi iom plu. Kial "Tio estas trajno veturi al Parizo" ne estas ĝusta? Ĉu ŝovi 'por' antaŭ 'veturi' estas nepre necese?

Krome laŭ mia ĝis-nuna kompreno, en frazparto(strukturo) en A-o por B-i, la interrilato inter A kaj B estas B-i A-on, ekzemple:

Ĉu ekzistas io por manĝi......manĝi ion
Li havas multon da tasko por fari ......fari multon da tasko

Metsis (Mostrar perfil) 23 de noviembre de 2017 12:43:36

Aĥ, mi korektas, ĉu la frazo

Tio estas trajno per vojaĝi al Osaka

taŭgas?

ito (Mostrar perfil) 23 de noviembre de 2017 15:01:08

Metsis,

Oni kutime ne metas 'per' antaŭ infinitivo (oni metas antaŭ nur por, anstataŭ, sen, krom), ĉu ne?
Jen referenco.

sudanglo (Mostrar perfil) 23 de noviembre de 2017 15:10:17

Ito, rimarku ke oni ne povas diri 'trajnas veturi', tamen oni povas diri 'deziras/volas/proponas veturi'

Mi sugestas la jenan regulon.

Se oni povas diri 'X-as Y-I', tiam oni ankaŭ povas diri 'X-o(n) Y=I'.

Ĉar oni ne povas diri 'trajnas veturi', tial oni ne povas diri 'trajno veturi' ('trajno por veturi' tamen estas bona).

Cetere - tio estas la trajno por (al) Parizo.

ito (Mostrar perfil) 23 de noviembre de 2017 16:18:06

sudanglo:Se oni povas diri 'X-as Y-I', tiam oni ankaŭ povas diri 'X-o(n) Y=I'.

Ĉar oni ne povas diri 'trajnas veturi', tial oni ne povas diri 'trajno veturi' ('trajno por veturi' tamen estas bona).
En la lerno-retpaĝo kiun mi legis, ankaŭ prezentas aliajn ekzemplojn de A-o B-i.

- la danĝero fali (the danger of falling)
- la honoro esti invitita (the honor to be invited)
- la ideo fari ĝin (the idea of doing it)
- la plezuro revidi vin (the pleasure of seeing you again)
- la kutimo ellitiĝi frue (the habit of getting up early)

En ĉi supraj ekzemploj, laŭsencaj(semantikaj?) rilatoj inter A-o B-i ne estas A-as B-on. Do ĉu ili ne estas ĝustaj?

sergejm (Mostrar perfil) 23 de noviembre de 2017 16:56:55

Ĉi tie estas alia regulo:
Watson estas doktoro => doktoro Watson.
Fali estas danĝere => danĝero fali
Revidi vin estas plezuro => plezuro vidi vin

Roch (Mostrar perfil) 23 de noviembre de 2017 20:16:53

- lerno-retpaĝo en la japana:

bedau~ro(regret), potenco(power), projekto(project), rajto(right), soifo(thirst), s~anco(chance), tasko(task), tempo(time), timo(fear)
s^anco! rido.gif

Volver arriba