メッセージ: 16
言語: Esperanto
Miland (プロフィールを表示) 2008年6月15日 21:26:03
En kompanio okupanta altan konstruaĵon, la juristo de la kompanio havas oficejon en la 20-a etaĝo. Tamen li ĉiam eliras la lifton ĉe la 18-a etaĝo kaj piediras la ŝtuparon ĝis la 20-a. Kial? Li ĉe-estas gimnastikejon kaj ne bezonas la ekzercon.
NORDULINO (プロフィールを表示) 2008年6月15日 22:00:28
Bonan nokton!
Miland (プロフィールを表示) 2008年6月15日 22:26:53
NORDULINO:Ĉu eble la lifto nur iras al la 18a etaĝo?Ne, tio ne estas la kialo. Bonan nokton!
Bonan nokton!
RiotNrrd (プロフィールを表示) 2008年6月16日 0:28:50
Filu (プロフィールを表示) 2008年6月16日 0:41:07
RiotNrrd:La konstruaĵo estas alta, sed la juristo mem ne estas. Li ne povas atingi la butonon por la 20a etaĝo. La plejalta butono kiun li povas atingi estas la 18a.Ni ne forgesu, ke li ja estas bonsana kaj "ne bezonas la ekzercon". Ĉu li ne povus salti por la butonon atingi, se temus nur pri malgrandeco lia???
Aŭ eĉ nur uzi stangeton aŭ alia ilo simila por pligrandigi sian brakon?
RiotNrrd (プロフィールを表示) 2008年6月16日 0:44:07
Filu:Ni ne forgesu, ke li ja estas bonsana kaj "ne bezonas la ekzercon". Ĉu li ne povus salti por la butonon atingi, se temus nur pri malgrandeco lia???Eble li faras, kaj ankoraŭ povas atingi nur la 18an etaĝan butonon.
Aŭ eĉ nur uzi stangeton aŭ alia ilo simila por pligrandigi sian brakon?
NORDULINO (プロフィールを表示) 2008年6月16日 7:08:38
Miland (プロフィールを表示) 2008年6月16日 7:20:47
RiotNrrd:La konstruaĵo estas alta, sed la juristo mem ne estas ...Gratulon! Vi pravas, kaj gajnas la verdan stelon:
*
tucarj (プロフィールを表示) 2008年6月16日 11:40:59
Filu (プロフィールを表示) 2008年6月16日 12:54:38
NORDULINO:En la 19a etaĝo laboras belulino, kiun li esperas hazarde renkonti en la ŝtuparo.Mi multe preferas vian eksplikon kaj super la enigmestron iras mi... Al vi donas mi DU verdajn stelojn:
* *