去目錄頁

Eleganta aŭ malbonstila?

sudanglo, 2019年4月26日

讯息: 25

语言: Esperanto

StefKo (显示个人资料) 2019年5月6日下午5:50:39

sergejm:
StefKo:
Metsis:(...)
Kelkajn minutojn poste, ŝi staris antaŭ ni, tute preta por iri al la balo, vestita en tre pompa robo.
Por mi la frazo: Kelkajn minutojn poste, ŝi staris antaŭ ni, tute preta por iri al la balo, vestita en tre pompa robo. estas unusenca! Ŝi estas vestita. Se mi volus rimarkigi ke temas pri ni, mi skribus: Kelkajn minutojn poste, antaŭ ni, vestitaj en tre pompaj roboj, ŝi staris tute preta por iri al la balo.
Kun eta ŝanĝo: "... al la amikino, vestita ..." - kiu estas vestita - la unua "ŝi" au la amikino?
Mi ne komprenas. Kial "unua ŝi"? Kia amikino? En tiu ĉi frazo ne estas amikino.

sergejm (显示个人资料) 2019年5月6日下午5:59:56

La plena frazo:
"Kelkajn minutojn poste, ŝi staris antaŭ ni, tute preta por iri al la amikino, vestita en tre pompa robo"

StefKo (显示个人资料) 2019年5月6日下午6:39:32

sergejm:La plena frazo:
"Kelkajn minutojn poste, ŝi staris antaŭ ni, tute preta por iri al la amikino, vestita en tre pompa robo"
Nun mi komprenas!
Por mi la frazo ankaŭ estas unusenca! Se ne ekzistus komo tie ĉi: "amikino, vestita", la vorto "vestita" rilatus al "amikino". Kun la komo ĝi rilatas al "ŝi". En parolo, por diversigi tiajn frazojn, oni devus uzi ĝustan intonacion.
La unua frazo oni povas skribi tiel:
Kelkajn minutojn poste, ŝi, vestita en tre pompa robo, staris antaŭ ni, tute preta por iri al la amikino.
aŭ:
Kelkajn minutojn poste, ŝi staris antaŭ ni, vestita en tre pompa robo, tute preta por iri al la amikino.

Metsis (显示个人资料) 2019年5月7日上午6:50:11

Jes, Stefko pravas: komo gravas.

StefKo (显示个人资料) 2019年5月8日下午6:31:07

Metsis:Jes, Stefko pravas: komo gravas.
Dankon, Metsis, ke vi min aprecis!

回到上端