Přejít k obsahu

Esperantigi la Familinomo de la Parodisto "Stranga Al"

od uživatele Genjo_BlankaRingo ze dne 23. října 2019

Příspěvky: 4

Jazyk: Esperanto

Genjo_BlankaRingo (Ukázat profil) 23. října 2019 12:53:14

*Familinomon* *aAa mi forgesis la akuzativon!!*
Mi tre ŝatas "Strangan Al," (Weird Al en la angla) kiu estas fama pro liaj parodioj kiel "Manĝu ĝin", "Alia rajdas la buson", "Vortkrimoj" k.t.p. (Li ne kantas en Esperanto; mi tradukis la anglajn titolojn.)
Lia familinomo en la angla estas Yankovic.
Mi havas tri eblajn Esperantigojn de tiu nomo por ni diskuti.
Unue, Jankoviko, de la angla elparolo.
Due, Jankoviĉo, de la elparolo en multaj aliaj lingvoj.
Trie, Jankovico, (sen ^/x) de la literumo de la nomo, kiam ĝi estas skribita.
Kiu estas la plej bona Esperantigo de la nomo, kaj kial? Mi inklinas al Jankoviko, sed aliaj eble havas malsamajn opiniojn. Mi ŝatus aŭdi, kion vi pensas.

MiMalamasLaAnglan (Ukázat profil) 23. října 2019 18:39:10

Certe ne uzu la trian ekzemplon (Jankovico).

Mi plej ŝatas la nomon Jankoviĉo.

nornen (Ukázat profil) 23. října 2019 19:54:12

Kial ne Jankoviĉ?

Genjo_BlankaRingo (Ukázat profil) 24. října 2019 9:32:39

Jankoviĉo ĝi estas. Dankon ridulo.gif

Zpět na začátek