Esperantigi la Familinomo de la Parodisto "Stranga Al"
başlangıç Genjo_BlankaRingo, 23 Ekim 2019
Mesajlar: 3
Dil: Esperanto
Genjo_BlankaRingo (Profili görüntüle) 23 Ekim 2019 12:53:14
Mi tre ŝatas "Strangan Al," (Weird Al en la angla) kiu estas fama pro liaj parodioj kiel "Manĝu ĝin", "Alia rajdas la buson", "Vortkrimoj" k.t.p. (Li ne kantas en Esperanto; mi tradukis la anglajn titolojn.)
Lia familinomo en la angla estas Yankovic.
Mi havas tri eblajn Esperantigojn de tiu nomo por ni diskuti.
Unue, Jankoviko, de la angla elparolo.
Due, Jankoviĉo, de la elparolo en multaj aliaj lingvoj.
Trie, Jankovico, (sen ^/x) de la literumo de la nomo, kiam ĝi estas skribita.
Kiu estas la plej bona Esperantigo de la nomo, kaj kial? Mi inklinas al Jankoviko, sed aliaj eble havas malsamajn opiniojn. Mi ŝatus aŭdi, kion vi pensas.
nornen (Profili görüntüle) 23 Ekim 2019 19:54:12
Genjo_BlankaRingo (Profili görüntüle) 24 Ekim 2019 09:32:39