İçerik Görüntüleme

Projekto de solvo de l' problemo de seksa malsimetrio en Esperanto.

başlangıç Jxusteno, 6 Kasım 2019

Mesajlar: 75

Dil: Esperanto

Metsis (Profili görüntüle) 20 Kasım 2019 12:14:14

nornen:
Fakte cxi tie en Gvatemalo en la kekcxia oni diras "ulul ch'iich'" = metalcerbo kaj en aliaj cxitieaj lingvoj simile. Tial e-cerbo ne estas absurda.
Aĥ, tio tre klare montras, ke nomi la ilon laŭ la ago "komputi" ne estas tre trafa.

akueck (Profili görüntüle) 20 Kasım 2019 12:36:06

Zam_franca:
akueck:
kvankam ne estas lingva eraro, uzi la du laste menciitajn esprimojn.
Jes, sed diri "komputero" anstataŭ "komputilo" estas same diri "redaktoro" anstataŭ "redaktisto" : okcidentigo de la lingvo.
Kiu oficiala regulo malpermesas "okcidentigon" de Esperanto?

Kromajho: Supoze ke en la ne okcidentaj kulturkomunumoj esperantistaj oni ne shatas tian "okcidentigon": Kial do ekzemple China Radio Internacia uzas "redaktoro", kiel ekzemple tie?

Zam_franca (Profili görüntüle) 20 Kasım 2019 14:25:45

akueck:
Zam_franca:
akueck:
kvankam ne estas lingva eraro, uzi la du laste menciitajn esprimojn.
Jes, sed diri "komputero" anstataŭ "komputilo" estas same diri "redaktoro" anstataŭ "redaktisto" : okcidentigo de la lingvo.
Kiu oficiala regulo malpermesas "okcidentigon" de Esperanto?

Kromajho: Supoze ke en la ne okcidentaj kulturkomunumoj esperantistaj oni ne shatas tian "okcidentigon": Kial do ekzemple China Radio Internacia uzas "redaktoro", kiel ekzemple tie?
Neniu. Sed mi nur diris, ke laŭ mi, Esperanto restadus facila se oni uzus simplajn vortojn, kiuj estas formataj pere de sia neeŭropa gramatiko. Svahil-lingvano kiu konas la verbon "redakti" povas ankaŭ koni "redaktiston", sed ne "redaktoron". Kiam ekhavos li bonan nivelon en Esperanto, lernu li vortojn kiel "redaktoro".

StefKo (Profili görüntüle) 20 Kasım 2019 15:01:36

Ne estus la problemo se ekzistus la vortoj:
- redaktisto (de vorto redakti) - speciulo, fakulo pri redakti diversaj tekstoj,
- redaktoro - posteno en redakcio de ia gazeta, revuo... ,
- redakcio - labora organizaĵo (homoj k ejoj) de gazeto, revuo...

Zam_franca (Profili görüntüle) 20 Kasım 2019 16:44:00

StefKo:Ne estus la problemo se ekzistus la vortoj:
- redaktisto (de vorto redakti) - speciulo, fakulo pri redakti diversaj tekstoj,
- redaktoro - posteno en redakcio de ia gazeta, revuo... ,
- redakcio - labora organizaĵo (homoj k ejoj) de gazeto, revuo...
Redaktisto laboras oftege en ia gazeta revuo.
La vorto redaktejo ekzistas, kaj ĝi volas diri la vorton "redakcio".
Mi ne inventis la sencojn de tiuj ĉi vortoj, mi nur skribis, kion Klaŭd' Piron skribis unue.

Başa geri dön