본문으로

Homidoj kaj kat(id)oj

글쓴이: EL_NEBULOSO, 2008년 7월 22일

글: 9

언어: Esperanto

EL_NEBULOSO (프로필 보기) 2008년 7월 22일 오전 6:18:44

Estas aŭtobuso.

En aŭtobuso estas kondukisto kaj sep gehomidoj.

Ĉiu homido havas sep dorsosakojn.

En ĉiu dorsosako estas sep katinojn.

Ĉiu katino havas sep gekatidojn.

Kiom gambojn estas en autobuso?

Kalkuli kun kalkulilo/komputilo estas tro facila!

Provu kalkuli en kapo!

Geraldo

IREN (프로필 보기) 2008년 7월 22일 오전 11:08:35

mi demandis mian edzon ĉar mi ne ŝatas kalkuli, sen ilo li diris 212 gambojn

NORDULINO (프로필 보기) 2008년 7월 22일 오전 11:35:04

En la aŭtobuso estas 16 gamboj + eventuale en la dorsosakoj 9604 (ĉar mi forgesis kalkuli la gamboj de la katinoj). Se la homidoj kunportas po sep sakoj kun amaso da katoj, en la aŭtobuso do entute estas 9620 gamboj (+ 1372). Dankon IREN kaj Espi!

Tio por mi ne ŝajnas kredeble, tial mia respondo devas esti 16.

IREN (프로필 보기) 2008년 7월 22일 오전 11:46:59

estas : 10992 Gamboj

Espi (프로필 보기) 2008년 7월 22일 오후 4:33:35

Mi ankaŭ elkalkulis 10.992 gambojn. Sed estas tre nekredinda, aŭ ne?
Ĉu vere ĉiu gehomido havas sep dorsosakojn?

Salutojn
Klaus-Peter

EL_NEBULOSO (프로필 보기) 2008년 7월 22일 오후 6:48:23

Iren kaj Espi: Vi pravas!

Vi kalkulas en kapo aŭ kun kalkulilo?

Via Geraldo

Espi (프로필 보기) 2008년 7월 22일 오후 7:33:39

EL_NEBULOSO:Vi kalkulas en kapo aŭ kun kalkulilo?
Mi estus skribita vian frazon: "Ĉu vi kape kalkulisper kalkulilo?" Ĉu ne?

Geraldo, mi kalkulis en skriba formo. Estas pli klare aranĝita.

Amike
Klaus-Peter

IREN (프로필 보기) 2008년 7월 23일 오전 6:49:47

Mi gratulas mian edzon. Li ne lernis esperanton kaj ĉi tio estas freneza rakonto.
Poste li trovis tiu nombron kun helpo de papero kaj skribilo.

EL_NEBULOSO (프로필 보기) 2008년 7월 23일 오전 6:56:50

Espi: Vi rajtas!

Mi ankaŭ preferas kalkuli kape aŭ helpe de papero kaj skribilo. Nur tre komplikajn kalkulojn mi kalkulas per komputilo (mi ne havas klasikan kalkulilon).

Geraldo

다시 위로