İçerik Görüntüleme

Kapalı

Esperanto

başlangıç Jxusteno, 28 Kasım 2019

Mesajlar: 23

Dil: Esperanto

Zam_franca (Profili görüntüle) 29 Kasım 2019 20:16:21

Jxusteno:
novatago:muhbir ridulo.gif

Sen de Esperanto bilmiyorsun. Anlamadın bile
Meselâ, türk dilinde cinsçe nötr ve kardeş kelimeleri vardır.
Jen bona kialo por monlingviĝi la turkan.

Zam_franca (Profili görüntüle) 29 Kasım 2019 20:20:41

Metsis:
Zam_franca:
Kaj ja strangas, ĉiu konas la sekson de iu reĝino, uzi "ri" estas mirindega.
Tute ne. Kiel mi jam kelkfoje en alia diskuto eksplikis, "ri" (fi hän, eo tema, hu ő, sv hen, en (sg.) they…) taŭgas ĉiam.
Estas nur iu provokaĉo kaj mensa pigreco. Tiu reformero estus eble korekta ĉi tie se estus oficiala... Tamen ĝi estas plene senutila tie! Jen simple senutila provoko.

Jxusteno (Profili görüntüle) 29 Kasım 2019 20:57:00

Mesaj gizlendi.

Zam_franca (Profili görüntüle) 30 Kasım 2019 15:05:12

Jxusteno:
Zam_franca:
Metsis:
Zam_franca:
Kaj ja strangas, ĉiu konas la sekson de iu reĝino, uzi "ri" estas mirindega.
Tute ne. Kiel mi jam kelkfoje en alia diskuto eksplikis, "ri" (fi hän, eo tema, hu ő, sv hen, en (sg.) they…) taŭgas ĉiam.
Estas nur iu provokaĉo kaj mensa pigreco. Tiu reformero estus eble korekta ĉi tie se estus oficiala... Tamen ĝi estas plene senutila tie! Jen simple senutila provoko.
Kiu pigras? Kie "ĉi tie"? Kie "tie"? Kiu kiun provokas?
Tie, en tiu kazo, ĉi-kaze.

Iu kiu diras "ri" kiam tiu konas la sekson de la priparolata ulo, nur deziras ĉiam skribi la saman vorton, kaj tia ne faras la strebon ŝanĝi la pronomon.
Se la "ri"-uzanto agas tiel (ĉi-kaze), estas aŭ pro pigreco aŭ al cele provoki, aŭ pro la du.
Provoki kiun? Nu, la ne-reformistaron (mi memorigas, ke mi defendas la vorton "ri" por neduumuloj, sed nur por ili).

Jxusteno (Profili görüntüle) 30 Kasım 2019 18:52:00

Mesaj gizlendi.

Zam_franca (Profili görüntüle) 30 Kasım 2019 20:04:24

Kiam oni ne konas ies sekson, oni povas uzi la pronomon li.
Jes, prave. "Li au ŝi", "tiu" povas ankaŭ ebli.

robinvdv (Profili görüntüle) 2 Aralık 2019 00:02:09

Zam_franca:Jes, prave. "Li au ŝi", "tiu" povas ankaŭ ebli.
Mi persone tute evitas la esprimon "li aŭ ŝi", ĉar ĝi estas diskriminacia al neduumuloj. Ĉu oni rajtas diskriminacii neduumulojn nur ĉar ili estas malplimulto? Kompreneble ne.

Jxusteno (Profili görüntüle) 2 Aralık 2019 07:53:56

Mesaj gizlendi.

Zam_franca (Profili görüntüle) 3 Aralık 2019 18:28:35

robinvdv:
Zam_franca:Jes, prave. "Li au ŝi", "tiu" povas ankaŭ ebli.
Mi persone tute evitas la esprimon "li aŭ ŝi", ĉar ĝi estas diskriminacia al neduumuloj. Ĉu oni rajtas diskriminacii neduumulojn nur ĉar ili estas malplimulto? Kompreneble ne.
Mi Esperante pli uzus 'li' aŭ 'tiu', sed mi nur diris, ke eblas uzi tion.
- Kiu estos la esperantisto de la jaro? - Mi ne scias, sed esperas mi, ke li aŭ ŝi estas togolandano. Uzi "li aŭ ŝi" estas signo de spirita malfermo (uzante ne nur 'li') kaj certe ne volata insulto al neduumuloj. Mi uzadas ĝin denaskilingve, kaj tute ne celadas insulti ajn homojn.

Jxusteno (Profili görüntüle) 8 Aralık 2019 16:24:41

Mesaj gizlendi.

Başa geri dön