關閉的
Esperanto
貼文者: Jxusteno, 2019年11月28日
訊息: 24
語言: Esperanto
Zam_franca (顯示個人資料) 2019年11月29日下午8:16:21
Jxusteno:Jen bona kialo por monlingviĝi la turkan.novatago:muhbirMeselâ, türk dilinde cinsçe nötr eş ve kardeş kelimeleri vardır.
Sen de Esperanto bilmiyorsun. Anlamadın bile
Zam_franca (顯示個人資料) 2019年11月29日下午8:20:41
Metsis:Estas nur iu provokaĉo kaj mensa pigreco. Tiu reformero estus eble korekta ĉi tie se estus oficiala... Tamen ĝi estas plene senutila tie! Jen simple senutila provoko.Zam_franca:Tute ne. Kiel mi jam kelkfoje en alia diskuto eksplikis, "ri" (fi hän, eo tema, hu ő, sv hen, en (sg.) they…) taŭgas ĉiam.
Kaj ja strangas, ĉiu konas la sekson de iu reĝino, uzi "ri" estas mirindega.
Jxusteno (顯示個人資料) 2019年11月29日下午8:57:00
訊息已隱藏.
Zam_franca (顯示個人資料) 2019年11月30日下午3:05:12
Jxusteno:Tie, en tiu kazo, ĉi-kaze.Zam_franca:Kiu pigras? Kie "ĉi tie"? Kie "tie"? Kiu kiun provokas?Metsis:Estas nur iu provokaĉo kaj mensa pigreco. Tiu reformero estus eble korekta ĉi tie se estus oficiala... Tamen ĝi estas plene senutila tie! Jen simple senutila provoko.Zam_franca:Tute ne. Kiel mi jam kelkfoje en alia diskuto eksplikis, "ri" (fi hän, eo tema, hu ő, sv hen, en (sg.) they…) taŭgas ĉiam.
Kaj ja strangas, ĉiu konas la sekson de iu reĝino, uzi "ri" estas mirindega.
Iu kiu diras "ri" kiam tiu konas la sekson de la priparolata ulo, nur deziras ĉiam skribi la saman vorton, kaj tia ne faras la strebon ŝanĝi la pronomon.
Se la "ri"-uzanto agas tiel (ĉi-kaze), estas aŭ pro pigreco aŭ al cele provoki, aŭ pro la du.
Provoki kiun? Nu, la ne-reformistaron (mi memorigas, ke mi defendas la vorton "ri" por neduumuloj, sed nur por ili).
Jxusteno (顯示個人資料) 2019年11月30日下午6:52:00
訊息已隱藏.
Zam_franca (顯示個人資料) 2019年11月30日下午8:04:24
Kiam oni ne konas ies sekson, oni povas uzi la pronomon li.Jes, prave. "Li au ŝi", "tiu" povas ankaŭ ebli.
robinvdv (顯示個人資料) 2019年12月2日上午12:02:09
Zam_franca:Jes, prave. "Li au ŝi", "tiu" povas ankaŭ ebli.Mi persone tute evitas la esprimon "li aŭ ŝi", ĉar ĝi estas diskriminacia al neduumuloj. Ĉu oni rajtas diskriminacii neduumulojn nur ĉar ili estas malplimulto? Kompreneble ne.
Jxusteno (顯示個人資料) 2019年12月2日上午7:53:56
訊息已隱藏.
Zam_franca (顯示個人資料) 2019年12月3日下午6:28:35
robinvdv:Mi Esperante pli uzus 'li' aŭ 'tiu', sed mi nur diris, ke eblas uzi tion.Zam_franca:Jes, prave. "Li au ŝi", "tiu" povas ankaŭ ebli.Mi persone tute evitas la esprimon "li aŭ ŝi", ĉar ĝi estas diskriminacia al neduumuloj. Ĉu oni rajtas diskriminacii neduumulojn nur ĉar ili estas malplimulto? Kompreneble ne.
- Kiu estos la esperantisto de la jaro? - Mi ne scias, sed esperas mi, ke li aŭ ŝi estas togolandano. Uzi "li aŭ ŝi" estas signo de spirita malfermo (uzante ne nur 'li') kaj certe ne volata insulto al neduumuloj. Mi uzadas ĝin denaskilingve, kaj tute ne celadas insulti ajn homojn.
Jxusteno (顯示個人資料) 2019年12月8日下午4:24:41
訊息已隱藏.