訊息: 71
語言: Esperanto
Jxusteno (顯示個人資料) 2020年1月25日下午5:00:46
Jxusteno (顯示個人資料) 2020年1月25日下午5:05:52
https://eo.m.wikipedia.org/wiki/Hen
Zam_franca (顯示個人資料) 2020年1月25日下午5:37:09
Jxusteno:Diri li pri persono de nekonata sekso estas sekvi la principon "masklo kiel normo".Diri ri pri persono de nekonata genro estas sekvi la principon "neduumulo kiel normo" (kiu ek-ekzistus). Mi jam klarigis kial.
Diri li pri persono de nekonata genro estas eble nepreciza, sed estas fundamenta kaj ne diskriminacia : nur estas gramatika afero, kaj kiu plie okazas en aliaj lingvoj, kiel la franca.
Sed kiel mi jam diris, "tiu homo" ktp eblas. Ili estas aliaj solvoj, pli klaraj kaj tute fundamentaj.
Ĉiuokaze, parolu Esperantume, sed ĉu vi komprenas, ke la Fina Benko atingeblus se ĉiuj el viaj provoj je krei genro-neŭtralan lingvon estus provoj je diskonigi Esperanton ?
Jxusteno (顯示個人資料) 2020年1月27日下午4:56:50
Zam_franca:Diri ri pri persono de nekonata genro estas sekvi la principon "neduumulo kiel normo" (kiu ek-ekzistus).La pronomo ri, laŭ riismo, estas ankaŭ por paroli pri duumulo. Ekz. la ino ne volas ke ria spozo molestu rin, la iĉo ne volas ke la registaro militigu rin.
Zam_franca (顯示個人資料) 2020年1月28日下午5:38:19
Zam_franca:Mi jam klarigis kial.t.e. :
Paroli pri neduumuloj estas la ununura kazo por kiu oni devus viasisteme uzi nur "ri".Mi fakte prifajfas ĉi-kaze pri tio, kion volas la "riismo". Tio ⬆️ ja estas fakto. Estas aliaj pronomoj por la duumuloj. Estas nur "ri" por la neduumuloj.
robinvdv (顯示個人資料) 2020年1月28日下午10:47:51
Insisti, ke "ri" estas neneŭtrala kaj specife indikas neduumecon, estas historia reviziismo. Ĝi proponiĝis en 1979 kiel neŭtrala pronomo kaj estas ŝatata de multaj neduumuloj kaj aliuloj ĝuste pro sia neŭtraleco.
Zam_franca (顯示個人資料) 2020年1月29日上午6:26:24
Insisti, ke "ri" estas neneŭtrala kaj specife indikas neduumecon, estas historia reviziismo. Ĝi proponiĝis en 1979 kiel neŭtrala pronomo kaj estas ŝatata de multaj neduumuloj kaj aliuloj ĝuste pro sia neŭtraleco.
Zam_franca:Paroli pri neduumuloj estas la ununura kazo por kiu oni devus viasisteme uzi nur "ri".Nur por la neduumuloj (aŭ homoj kiuj sentas sin kvazaŭ neduumuloj) uzatas ĉiam "ri".
Mi fakte prifajfas ĉi-kaze pri tio, kion volas la "riismo". Tio ⬆️ ja estas fakto. Estas aliaj pronomoj por la duumuloj. Estas nur "ri" por la neduumuloj.
"Li" ankaŭ estas seksneŭtrala, laŭ la Zamenhofa uzo. Ĝia malbonaĵo estas nur tiu, kiun havas "ri".
La ĉefa malsameco estas, ke "li" estas oficiala.
Eblas diri "tiu homo", "tiu ĉi", " ĉi-lasta", ktp, se vi vere opinias, ke Esperanto estas seksista lingvo.
Jxusteno (顯示個人資料) 2020年1月29日下午2:26:19
Zam_franca:Nur por la neduumuloj (aŭ homoj kiuj sentas sin kvazaŭ neduumuloj) uzatas ĉiam "ri".Mi scias pri duumaj personoj, kiuj uzas la pronomon ri en la okazoj, kiam ies sekso estas nesciata aŭ malgrava. Ekzemple en similaj okazoj: ĉiu amas ordinare personon kiu estas simila al ri; neniu homo scias ĉu ri pluvivos ĝis la morgaŭo; iu forgesis sian ŝlosilon, mi ne scias ĉu ri revenos por preni ĝin; mi ne scias ĉu la homo, hieraŭ vidita de mi, estas iĉo, ino aŭ ipo.
Zam_franca:"Li" ankaŭ estas seksneŭtrala, laŭ la Zamenhofa uzo. Ĝia malbonaĵo estas nur tiu, kiun havas "ri".La pronomo ri estas plene sekse kaj genre neŭtrala ĉar oni povas uzi ĝin ankaŭ kiam oni sendube scias ke la priparolato estas ino, sed oni ne povas uzi la pronomon li en tia okazo - tial la pronomo li ne estas plene sekse kaj genre neŭtrala.
La ĉefa malsameco estas, ke "li" estas oficiala.
Zam_franca (顯示個人資料) 2020年1月29日下午3:09:36
Jxusteno:Mi uzis la vorton "ĉiam". Tiu-kaze ja uzeblas "neniu homo scias ĉu li/ŝi pluvivos", "mi ne scias ĉu tiu (...homo) reveno".Zam_franca:Nur por la neduumuloj (aŭ homoj kiuj sentas sin kvazaŭ neduumuloj) uzatas ĉiam "ri".Mi scias pri duumaj personoj, kiuj uzas la pronomon ri en la okazoj, kiam ies sekso estas nesciata aŭ malgrava. Ekzemple en similaj okazoj: ĉiu amas ordinare personon kiu estas simila al ri; neniu homo scias ĉu ri pluvivos ĝis la morgaŭo; iu forgesis sian ŝlosilon, mi ne scias ĉu ri revenos por preni ĝin; mi ne scias ĉu la homo, hieraŭ vidita de mi, estas iĉo, ino aŭ ipo.
Zam_franca:"Li" ankaŭ estas seksneŭtrala, laŭ la Zamenhofa uzo. Ĝia malbonaĵo estas nur tiu, kiun havas "ri".
La ĉefa malsameco estas, ke "li" estas oficiala.
Ĵusteno:La pronomo ri estas plene sekse kaj genre neŭtrala ĉar oni povas uzi ĝin ankaŭ kiam oni sendube scias ke la priparolato estas ino, sed oni ne povas uzi la pronomon li en tia okazo - tial la pronomo li ne estas plene sekse kaj genre neŭtrala.Se la priparolata ulo estas ina, uzendas "ŝi", kiel en multege da aliaj lingvoj fakte.
"Li" direblas tri-kaze : kiam temas pri vira ulo, kiam temas pri nekonata ulo, aŭ kiam la genro ne dirindas iesaopinie.
Vi bonege konas tiun ĉi ekzemplon de zamenhofa diraĵo :
Ĉar ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li, tial tiu ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan filinonKvazaŭ tute kiel "ri" : kiam temas pri neduuma ulo, kiam temas pri nekonata ulo, aŭ kiam la genro ne dirindas iesaopinie.
La sola malsameco estas, ke unu el la du estas zamenhofa kaj oficiala.
Zam_franca (顯示個人資料) 2020年1月29日下午3:21:46
"neduum-sinjoro" aŭ "nebinar-sinjoro" (ĝisdatigo : mi eraris) estas faritaj de pivaj radikoj (kies difinoj ne parolas pri genro, sed iliaj tradukoj alilingven tamen temeblas pri genro).